Bolko la 2-a Mały

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bolko (aŭ Boleslavo) la 2-a Mały [elparolu maŭi], (esperante: MalaltaŚwidnicki), naskiĝinta inter la 1309-1312 jarojn, mortinta la 28-an de julio 1368 jaro, de 1326 jaro la princo de Świdnica, de 1346 jaro la princo de Jawor, de 1364 jaro la princo de Luzacio, de 1358 jaro la princo por la duono da Brzeg kaj Oława princlando, de 1359 jaro la princo de la princlando de Siewierz, de 1361 jaro la princo de la duono el Głogów kaj Ścinawa princlando. Lasta sendependa de piasta princo en Silezio.

La tomba ŝtono de Bolko la 2-a Mały el abatejo en Krzeszów. La kolora rekonstruaĵo.

Genealogio kaj rega komenco[redakti | redakti fonton]

Bolko la 2-a Mały estis la plej maljuna filo de la silezia princo Bernard Świdnicki kaj Kunegunda (filino de pola reĝo Ladislao la 1-a Łokietek).
La kromnomo “Mały” (esperante: “Malalta”) li ricevis jam tiamtempe pro sia staturo. Probable jam en 1326 jaro li ricevis potencon post sia patro en la princlando de Świdnica. Komence li estis protektita de sia patrino Kunegunda kaj protektita de onkloj: princo de Ziębice - Bolko la 2-a Ziębicki kaj princo de Jawor - Henryk la 1-a Jaworski.

Provoj por garantii de princlanda sendependeco[redakti | redakti fonton]

Bolko la 2-a Mały forte gardis pri sendependeco relative al potencaj najbaroj, precipe relative al ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio. Jam en 1329 jaro okazis la unua grava provo de potencoj inter la princo de Świdnica kaj la ĉeĥa reĝo. Post la milita kaj politika agado de Johano de Luksemburgio, nur la plej proksima familio de Bolko malakordis pri omaĝo al la reĝo, temas pri la onkloj de Bolko kaj pri lia bofrato, princo Przemko la 2-a Głogowski. Tiam Bolko la 2-a Mały ne estis tiel forta, ke li batalu por konservi sian gravecon. Do li decidis veturi al hungara reĝo Karolo la 1-a por defendi sendependecon de sia regado. Sekve kaj rapide kontaktiĝis kun la pola reĝo Ladislao la 1-a Łokietek (avo de Bolko), kaj en aŭgusto de 1329 jaro li forveturis Italion, al la tendaro de Ludoviko la 4-a Bavara. La oftaj vojaĝoj de Bolko ne nur celis por konservi sian princlandon de luksemburgana invademo, sed ankaŭ havis kaŝan celon: alkonduki la pacon kaj aliancon inter Vitelsbaĥoj kaj Ladislao la 1-a Łokietek kontraŭ la ĉeĥa reĝo.

Invado Silezion per Johano de Luksemburgio en 1331 jaro[redakti | redakti fonton]

Fine la vasta diplomata agado ne sufiĉe garantiis sendependecon por princlando de Bolko. En 1331 jaro sekvis invado per Johano de Luksemburgio al Silezio. Tio ĉi invado estis parto de pli granda agado de la ĉeĥa reĝo kune kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj kontraŭ la pola reĝo Ladislao la 1-a Łokietek.
Pri agado de Bolko dum la konflikto ne estas sciate, sed mirindaj estas cirkonstancoj, ke ĉeĥa reĝo malfruiĝis al akordita kun kruckavaliroj Kalisz. Do Johano estis devigita pacigi situacion en Silezio, kaj komence devis sieĝi kaj militakiri Niemcza-on, proprietaĵo de Bolko. Poste li devis veni al Głogów, kie li deprenis posedaĵon de Konstancia, vidvino post la princo Przemko la 2-a Głogowski. Konstancia estis fratino de Bolko kaj posedaĵon ŝi ricevis kiel heredaĵo post morto de Przemko. La princo estis venenita kaj la reĝo Johano de Luksemburgio estis suspektita pri aranĝado de la krimo.

Feŭda tributo de Bolko la 2-a Ziębicki[redakti | redakti fonton]

En 1336 jaro ekestis sekva breĉo en sendependa regado. La plej proksima parenco de Bolko, lia onklo Bolko la 2-a Ziębicki feŭde tributis kiel princo de Świdnica. La ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio tentis onklon donante en dumviva regado terenon de Kłodzko. Alia kaŭzo estis, ke oni subskribis en Trenčín kaj Visegrád kontrakton inter reĝoj de Pollando kaj Ĉeĥio, kie Kazimiro la 3-a rezignis pri rajto al sileziaj princlandoj.

Alianco kun Vitelsbaĥoj, Pollando kaj Hungario[redakti | redakti fonton]

En sekvaj jaroj Bolko la 2-a Mały kontinuigis politikon de kunlaboro kun reĝoj de Pollando (Kazimiro la 3-a) kaj de Hungario (Karolo la 1-a, kaj de 1342 Ludoviko la 1-a). En 1338 jaro por pligrandigi sian internacian gravecon edziniĝis kun la Agnesa de Habsburgoj, kiu devenis el la dinastio Habsburgoj, konkurinta kun Luksemburgia dinastio. Pro kunlaboro kun Pollando estis subskribita tre profita kontrakto, kiu por komercistoj malfermis vojon de Świdnica princlando al Haliĉa Rusio, kie regis la reĝo Kazimiro. La 1-an de januaro 1345 jaro danke al perado de Bolko estis oficiale subskribita alianco inter Vitelsbaĥoj, Kazimiro la 3-a kaj Ludoviko la 1-a.

Milito pri Silezio (1345-1348) kaj paca kontrakto en Namysłów[redakti | redakti fonton]

Jam printempe de 1345 jaro kontraŭ-Luksemburgia unio havis okazon por agi. Pola reĝo Kazimiro la 3-a malliberigis filon de Johano de Luksemburgio, Karolon dum li revenis el Malbork. Do pro tio ĉeĥa reĝo decidis fini la sendependecon de Świdnica princo. Tamen pola kaj hungara reĝoj restis fidelaj al alianco kaj en majo de 1345 jaro ili invadis Silezion. Ne prikonservis la aliancon Ludoviko la 4-a Bavara el Vitelsbaĥoj, kiu rapide kontraktis separatisman pacon.
Dum la milito neniu kontraŭulo havis pli grandaj sukcesojn. Bolko la 2-a Mały en 1345 jaro militperdis fortreson en Kamienna Góra, kiun li milite reakiris tri jaroj poste. Baldaŭ la militagado haltis precipe post morto de Johano en 1346 jaro kaj post morto de Ludoviko la 4-a Bavara en 1347 jaro.
La 22-an de novembro 1348 jaro en Namysłów estis kontraktita paco. Bolko la 2-a pro malkonataj kaŭzoj ne partoprenis en la paca konferenco kaj reprezentis lin Kazimiro la 3-a. La plena paco inter la silezia princo kaj nova imperiestro de Germanio kaj reĝo de Ĉeĥio Karolo la 4-a ekestis la 16-an de aŭgusto 1350 nur kaŭze de arbitracio per Albreĥto de Habsburgoj.

Interkonsento kun Karolo la 4-a de Luksemburgio (1353)[redakti | redakti fonton]

Post la paca kontrakto en Namysłów en 1348 jaro antaŭa kontraŭ-Luksemburgia agado de silezia princo estiĝis sensencaĵo. Bolko la 2-a komencis proksimiĝi al Karolo la 4-a, kaj samtempe daŭre bone interrilatis kun pola reĝo Kazimiro la 3-a kaj hungara reĝo Ludoviko la 1-a. Bolko ne havis la viran idon. Pro tio li decidis edzinigi sian fratidinon Anna (filino de Henryk la 2-a) al filo de imperiestro. Samtempe li promesis, ke post lia senida morto kaj post morto de lia edzino Agnesa ĉiuj heredaĵoj apartenos al junaj geedzoj. Pro tio, ke rapide mortis filo de Karolo la 4-a jam baldaŭ la interkonsento estiĝis neaktuala. Malgraŭ tio imperiestro decidis ne rezigni el paca proprietigo de Bolko heredaĵo kaj proponis sin kiel kandidaton al edziĝo kun Anna. Geedziĝa kontrakto estis subskribita dum kunveno de monarkoj en Vieno en 1353 jaro kaj jam en la sama jaro Anna estis kronita kiel Reĝino de Ĉeĥio kaj Romia Imperiestrino.

Kunlaborado kun Luksemburgianoj. Pligrandigo de princlanda teritorio[redakti | redakti fonton]

Kunlaborado kun Karolo la 4-a jam baldaŭ donis al Bolko grandajn profitojn kaj kaŭzis pligrandigo de princlanda teritorio. Jam en 1346 jaro senide mortis onklo de Bolko, princo de Jawor Henryk la 1-a Jaworski. Pro manko de idoj la tutan heredaĵon li transdonis al princo de Świdnica, kio pligrandigis gravecon de Bolko. Fakta pligrandigo de princlanda teritorio sekvis nur post 1356 jaro, kiam pro bona ekonomia agado la princo, li ekkolektis multe da mono kaj povis aĉeti ŝuldogarantiaĵoj de ofte ŝulditaj sileziaj princoj. Ĉi-maniere Bolko ekestis en 1358 jaro la proprietulo de Złoty Stok [Reichenstein] kun orminejoj en princlando de Ziębice kaj duono el la Brzeg kaj Oława princlando elaĉetita de Wacław la 1-a Legnicki. En 1359 jaro li ricevis de Karolo la 4-a murzonitajn urbojn ĉe limo inter Ĉeĥio kaj Silezio kun la plej valida Frýdlant. Li ankaŭ aĉetis princlandon de Siewierz paginte al princoj de Cieszyn 2300 da arĝentaj “grzywna”-oj (grzywna [elparolu gĵivna] - paga rimedo dum mezepoko en Pollando). Sekve en 1368 jaro li aĉetis de princo el Ziębice la urbon Kąty Wrocławskie. La bonaj interrilatoj kun Karolo la 4-a permesis al Bolko solvi en 1331 jaro problemon kun heredaĵo post princo de Głogów Przemko la 2-a. En 1360 jaro la imperiestro agnoskis rajtojn al tiu princlando al Konstancia, vidvino post Przemko kaj samtempe filino de Bolko. Ĉi tiu situacio daŭris mallonge, ĉar jam post unu jaro pro morto de Konstancia, Karolo la 4-a donis al Bolko por dumviva regado pri duonoj da princlandoj: en Głogów kaj en Ścinawa. La plej granda akiraĵo okazis la 14-an de aprilo 1364 kiam Bolko kun Karolo la 4-a aĉetis dumvivan rajton al regado pri Luzacio kontraŭ grandega kvoto 21 000 da arĝentaj “grzywna”-oj. Danke al tio Bolko la 2-a iĝis grava persono en politika strukturo de Eŭropo.

Bolko la 2-a kiel arbitracianto por konfliktoj inter eŭropaj monarkoj[redakti | redakti fonton]

Lia politika agado estis rimarkita jam pli frue, kiam en 1363 jaro Bolko kune kun la pola reĝo estis invititaj por solvi konflikton inter aŭstra princo Rudolfo la 4-a kaj hungara reĝo Ludoviko la 1-a kio estis enkonduko en la sekva jaro al kunveno de monarkoj en Krakovo, kie ankaŭ partoprenis Bolko la 2-a Mały.

Morto kaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Bolko la 2-a Mały mortis la 28-an de julio 1368 jaro kaj estis entombigita en abatejo en Krzeszów, kie ĝis hodiaŭ troviĝas bele farita tomba ŝtono. Lia edzino kiel vidvino estiĝis proprietulo de la Svidna-Javoria princlando. Post la morto de Agnesa de Habsburgoj en 1392 jaro, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al la “Ĉeĥa Krono”, al la Luksemburgia dinastio. La princlando transdependiĝis kiel doto por nevino de Bolko la 2-a Mały, princino Anna Svidna, edzino de Karolo la 4-a.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]