Bolkruĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metala bolkruĉo

Bolkruĉo estas vazo por varmigi kaj boligi akvon.

La bolkruĉo por forneloj estas metala. Ĝi havas tenilon (kutime ansan) kaj bekon. La tenilo povas esti lignaplasta. La bolkruĉo por forneloj kutime havas kovrilon. La senkovrilaj bolkruĉoj havas vaporfajfilon, kiu fajfas kiam la akvo bolas.

La turista bolkruĉo (lignofajra) similas al tiu por forneloj, sed havas metalan anson por pendigi super lignofajro.

Elektra bolkruĉo

La elektra bolkruĉo uzas varman energion de la varmigilo funkciata de elektro. Tiaj bolkruĉoj havas mekanismon por malŝalti la bolkruĉon kiam la akvo ekbolas. La elektraj bolkruĉoj plej ofte estas plastaj, malpli ofte metalaj, ankoraŭ malpli ofte vitraj kaj ceramikaj.

Kampa kaldrono (kampfajro) — male al kaldrono por forno, ĝi estas destinita por pendi super tendfajro, kaj estas kutime uzata en kampaj kondiĉoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]