Bolligen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolligen
Blazono de Bolligen
Blazono de Bolligen
Blazono de Bolligen
Habstetten, komunumo Bolligen
Habstetten, komunumo Bolligen
Habstetten, komunumo Bolligen
komunumo en Svislandoadministra teritoria unuo
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 58′ 35″ N 7° 29′ 55″ O / 46.97639 °N, 7.49861 °O / 46.97639; 7.49861 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 35″ N 7° 29′ 55″ O / 46.97639 °N, 7.49861 °O / 46.97639; 7.49861 (mapo)
Areo 16,57 km²
Alteco 578 m super marnivelo
Poŝtkodo 3065
Komunumkodo 0352
Mapo de Berno
Mapo de Berno
Mapo de Bolligen
vdr


Pri la komunumo

Bolligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6177 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Bolligen situas nororiente de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La sudokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Worble, la monteto Lutzere en la okcidento de la komunumo situas sur la akvodislimo enter Worble-Valo kaj Emme-Valo.

La komunumo konsistas krom Bolligen mem el la lokoj Bantigen, Ferenberg, Flugbrunnen, Geristein kaj Habstetten.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Münchenbuchsee, Moosseedorf, Urtenen-Schönbühl kaj Mattstetten, en oriento al Krauchthal kaj Vechigen, en sudo al Stettlen kaj Ostermundigen, kaj en okcidento al Ittigen.

Trafiko

Bolligen estas servata per regiona tramlinio de la trafikentrepreno Regionalverkehr Solothurn-Bern. Krome la komunumo ankaŭ per lokaj busoj estas ligita kun Berno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bolligen datiĝas el la jaro 1180 kiel Bollingin.

Eksteraj Ligiloj