Bolonjo

El Vikipedio
(Alidirektita el Bolonio)
Saltu al: navigado, serĉo
Bolonjo
100px
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Emilia-Romagna-Bandiera.svg Emilio-Romanjo
Provinco: BO Bolonjo (2005)
Koordinatoj: 44°30′N 11°21′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.5 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.5°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 44.5; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Bolonjo)Koordinatoj: 44°30′N 11°21′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.5 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.5°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 44.5; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Bolonjo)
Alto super marnivelo: 54 m
Areo: 140 (2005) km²
Loĝantaro: 374425 (31-12-04)
Loĝdenso: 2.643 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Anzola dell'Emilia, Calderara di Reno, Casalecchio di Reno, Castel Maggiore, Castenaso, Granarolo dell'Emilia, Pianoro, San Lazzaro di Savena, Sasso Marconi, Zola Predosa (2005)
Patrono: San Petronio
Festa tago: 4-a de oktobro (2005)
Nomo de loĝantoj: bolognesi
Poŝtkodo: 40100 (2005)
Imposta kodo: A944 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 037006 (2005)
Telefona prefikso: 051 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.bologna.it/
RedDot.png
Loko en mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Bolonjo (itale Bologna) estas urbo en Italio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Emilio-Romanjo, en la centro-norda parto de la lando.

Laŭ la tradicio, en Bolonjo kreiĝis la plejunua universitato en Eŭropo, la Universitato de Bolonjo, en 1088; ankoraŭ nuntempe la studentoj konsistigas gravan parton el la kultura kaj socia vivo de la urbo. Bolonjo ankaŭ famas pro siaj du klinantaj turoj kaj siaj tipaj portikoj, kiuj ornamas la tutan antikvan urbocentron, unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj de Italio.

La urbo estis fondita pli ol mil jaroj antaŭ Kristo, kaj ĉiam rolis kiel grava nabo: unue por la Etruskoj (Velzna/Felsina) kaj la Keltoj (Bona), poste ĉe la Romianoj (Bononia), kaj daŭre dum Mezepoko, kiel libera komunumo; dum jarcento ĝi estis la kvina urbo de Eŭropo laŭ loĝantaro.

Hodiaŭ, pro sia geografia situo, Bolonjo estas grava ŝosea kaj fervoja nabo por la tuta norda Italio; ĝi posedas gravan foir-kvartalon, havas internacian flughavenon kaj gastigas la centrajn oficejojn de pluraj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj.

Kirko

[redakti] Esperanto en Bolonjo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bolonja Esperanto-Grupo.

La Bolonja Esperanto-Grupo, unu el la plej malnovaj en la tuta Italio, ekestis en 1911, kaj daŭre aktivas nuntempe.

En 1915 provizore oni starigis oficejon de Itala Esperanto-Federacio ĉe la sidejo de IKE en Bolonjo, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italio en la unuan mondmiliton, estis ĉesiginta sian aktivecon.

En 1920 okazis tie la 5-a Nacia Kongreso de Esperanto kaj en 1955 la 40-a Universala Kongreso de Esperanto.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  La oficiala retejo de la komunumo Bologna
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj