Schwendibach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bolzacher)
Schwendibach
Blazono de Schwendibach
Blazono de Schwendibach
Blazono de Schwendibach
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 46′ 1″ N 7° 39′ 36″ O / 46.76694 °N, 7.66000 °O / 46.76694; 7.66000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 1″ N 7° 39′ 36″ O / 46.76694 °N, 7.66000 °O / 46.76694; 7.66000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 266
Areo 1,50 km²
Alteco 880 m super marnivelo
Poŝtkodo 3624
Komunumkodo 0937
Mapo de Schwendibach
Mapo de Schwendibach
Mapo de Schwendibach
vdr


Schwendibach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schwendibach situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando ĉe la norda deklivo sur la suda flanko de la valo de de la rivero Zulg, proksimume ses kilometrojn orientnordoriente de la centro de la urbo Thun. La komunumo, kiu ne disponas pri efektiva centro, konsistas el la setlejoj Allmerüti (sur alteco de 777 m s.m. en okcidento de la komunumo), Bolzacher (sur alteco de 870 m s.m. sude de la geografia centro de la komunumo), Dörfli (sur alteco de 840 m s.m. proksimume en la geografia centro de la komunumo), Barmettlen (sur alteco de 930 m s.m. en sudoriento de la komunumo), kaj Käserei (sur alteco de 815 m s.m. en nordoriento ĉe la vojo nr-o 1140 al Homberg). Krome al la komunumo apartenas kelkaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj. La plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 690 m s.m. en nordo kaj la plej alta punkto sur alteco de 1032 m s.m. en sudo.[1]

La teritorio de la laŭ areo plej malgranda komunumo de la administra distrikto etendiĝas sur areo de 1,50 km², de kiuj 20,5% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schwendibach limas en nordoriento al Homberg, en sudo al Thun, kaj en nordokcidento al Steffisburg.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Schwendibach estas kampara vilaĝo kun lakto kaj fromaĝoproduktado. Pro la proksimeco de la aglomeraĵo de Thun kaj Steffisburg, konsiderinda parto de la loĝantaro laboras en la proksima urbo. Post kiam la mezgradaj klasoj de la lernejoj en la jaro 2004 estis translokigitaj al la lernejo de Buchen, la komunuma administracio translokiĝis al la lernejo, kiu ankaŭ servas por kunvenejo de la komunuma asembleo.[3]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En nordo tra la komunumo pasas la vojo nr-o 1140 de Steffisburg al Teuffenthal. La ceteran komunuman teritorio oni atingas per tri kurboriĉaj vojetoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 5 kilometrojn okcidente de la komunumo norde de Thun sur la teritorio de la komunumo Heimberg. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 33 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Teuffenthal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schwendibach datiĝas de la 29-a de maro 1308 kiel Svendibach. [4] Dum mezepoko Schwendibach apartenis al la ekstera kiburga voktejo, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Schwendibach estis atribuita al la distrikto Thun. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova samnoma administra distrikto.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]