Bombardado de Kassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bombardado de Košice)

Bombardado de Kassa okazis en la 26-an de junio 1941. Tiu evento apartenas al nebulaj kaj sekretaj historiaj okazintaĵoj. Tiu atako iĝis la preteksto por la Kabineto Bárdossy en Hungario por konstati militan staton (tio ne estas la sama kun deklari militon) al Sovetunio la venontan tagon. Rezulte Hungario iĝis partoprenanto de la 2-a mondmilito en flanko de Germana Regno.

La atako[redakti | redakti fonton]

Ĝis la atako Hungario estis insulo de la paco inter batalantaj landoj. Neatendite neidentigitaj aviadiloj faris aviadilan atakon en Kassa (tiam parto de Hungario, hodiaŭ Košice estas en Slovakio). Resume falis 29 bomboj al la urbo, krome unusola bombo al la najbara vilaĝo. Trafis bombo la poŝtejon, kazernon kaj kelkajn loĝdomojn. Estis 32 mortintoj, 60 signife vunditoj, 220 nesignife vunditoj. 2 bomboj ne eksplodiĝis, László Bárdossy mem prezentis ilin en la hungara parlamento. (Tamen estas fakto, ke tiutempe la bomboj estis venditaj, ankaŭ kelkaj aliaj landoj uzis sovetuniajn bombojn.) Kelkaj opiniis, ke la bomboj estis faritaj en Sovetunio. En la sama tago flugmaŝino atakis hungaran trajnon en Karpatoj, tiam oni vidis sovetunian aviadilon.

Post la atako hungaraj militaviadiloj persekutis la atakintojn, sed ili flugis al la nebuloj kaj malaperis.

La vera identeco de la ataka nacio neniam estis pruvita.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Estas fakto, ke laŭ la distancoj Kassa estis atingebla el:

Hungara membombardo[redakti | redakti fonton]

La hungaraj aviadiloj parte ne estis konvenaj por bombardi, sed la konvenaj aviadiloj estis vaste konataj inter hungaraj soldatoj - kiel nekonataj aviadiloj - tio estus sensenca.

Germana bombardo[redakti | redakti fonton]

Tiu teorio estis ŝatata dum la socialismo, tamen dum la erao neniuj pruvoj aperis. La germanaj aviadiloj estis same bone konataj, eĉ iliaj siluetoj estis konataj. Germanio tiam ne kalkulis Hungarion, nur Rumanion kaj Suomion.

Rumana aŭ slovaka bombardo[redakti | redakti fonton]

Dum la socialismo nek tie aperis pruvoj pri ebla atako.

Sovetunia bombardo[redakti | redakti fonton]

Tio povis okazi erare aŭ intence. Intenca atako supozeble ne okazis. Jam pli frue Sovetunio komencis politikadi amike, ili redonis historiajn flagojn, ktp. Laŭ historiistoj Sovetunio ne havis intereson pri kreo de pli nova malamiko.

Erara atako estas pli facile imagebla. Oni supozas, ke estis plano ataki proksiman slovakan urbon Prešov, kie funkciis radiostacio. Dum la atako jam daŭris la milito inter Sovetunio kaj Slovakio. Do, la imageblaj sovetuniaj aviadiloj ne havis kialon forigi la naciajn simbolojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]