Bonaduz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bonaduz (stacidomo).
Bonaduz
Blazono de Bonaduz
Bonaduz
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
Komunumaro Rhäzüns
Koordinatoj  46° 49′ 0″ N 9° 24′ 0″ O / 46.81667 °N, 9.40000 °O / 46.81667; 9.40000 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 0″ N 9° 24′ 0″ O / 46.81667 °N, 9.40000 °O / 46.81667; 9.40000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2762
Areo 14,40 km²
Alteco 662 m super marnivelo
Poŝtkodo 7402
Komunumkodo 3721
Mapo de Bonaduz

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bonaduz (prononcu bonaduc; en romanĉa lingvo Panaduz) estas komunumo de la komunumaro Rhäzüns kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2762 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bonaduz situas en la ebenaĵo de la kunfluejo de la du fontriveroj de Rejno, Malantaŭa Rejno kaj Antaŭa Rejno. Sur la teritorio de la komunumo Bonaduz situas la ruino de la Burgo Wackenau.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bonaduz limas en nordo al Tamins, en oriento al Domat/Ems, en sudo al Rhäzüns, en ocidento al Versam, kaj en nordokcidento al Trin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rhäzüns pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13. Rhäzüns disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Filisur.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Origine la komunumo Bonaduz estis romanĉlingva. En la jaro 1880 ankoraŭ 75% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon. Ĝis 1900 la parto de la romanĉlingvanoj malkreskis al 55%. Tial la parto de la germanlingvanoj kun la kreskanta loĝantaro rapide grandiĝis. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 parolis la germanan 87,96% de la loĝantaro, la romanĉan 5,38% kaj la italan 2,14%. La resto parolis aliajn lingvojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bonaduz datiĝas el la jaro 960 kiel Beneduces.

La historio de Bonaduz estas forte ligita kun la historio de la Senjorujo Rhäzüns. Kiel parto de la Senjorujo Rhäzüns Bondaduz fariĝis en la jaro 1497 havaĵo de la imperiestro Maksimiliano la 1-a de Habsburgo kaj tiel parto de Aŭstrio. Per verdikto de la Viena Kongreso Bonaduz en la jaro 1819 estis atribuita al Kantono Grizono kaj tiel fariĝis parto de Svislando.

La 11-an de julio 1908 grava inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo Bonaduz. 562 homoj post la fajro restis sen loĝejo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]