Bondezirojn al vi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bondeezirojn al vi
Artisto Patty Hill, Mildred J. Hill
Publikigo 1893
Daŭro
Ĝenro
Firmao
Antaŭa
Sekva
vdr
naskiĝtaga kuko, kiu ofte en festoj akompanas la kantadon

Bondezirojn al viNi gratulas al viĈion bonan al vi estas la esperantigita titolo kaj unua verso de tradicia usona anglalingva kanto (Happy Birthday to You), per kiu oni gratulas personon okaze de ĉi ties naskiĝtago. Tiun kanton komponis du usonaj fratinoj instruistinoj en la jaro 1893 por uzi ĝin kiel ĉiutagan bonmatenan saluton en lernejo; ĝi estis registrita en 1935 kaj pro tio almenaŭ en Usono oni ne rajtas reprodukti la kanton publike senpage; en aliaj landoj tio eblas nur ekde 1985. Kutime tiun kanton akompanas ceremonia rito malŝalti lumojn kaj enmeti en la salonon torton kun lumigitaj kandeloj, dum la kantado la omaĝito blovos super la kandeloj kaj estingos ilin.

La tutan kanteton oni povas esperantigi, en formo kantebla laŭ la sama melodio, jene:

Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
en la dato naskiĝa
bondezirojn al vi.
\relative c' { \set Staff.midiInstrument = #"clarinet" \key f \major \time 3/4 \partial 4 c8. c16 | d4 c f | e2 c8. c16 | d4 c g' | f2 c8. c16 | c'4 a f | e( d\fermata) bes'8. bes16 | a4 f g | f2 \bar "|." } \addlyrics { Bon -- de -- zi -- rojn al vi, bon -- de -- zi -- rojn al vi, en la da -- to nas -- kiĝa, bon -- de -- zi -- rojn al vi. }

Aŭ, depende de la nomo de la gratulata persono:

Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
bondezirojn (nomo),
bondezirojn al vi.
Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
bondezirojn (nomo),
bondezirojn al vi.

ktp.

Ankaŭ eblas:

Ĝojan naskiĝtagon,
Ĝojan naskiĝtagon,
Ĝojan naskiĝtagon (nomo),
Ĝojan naskiĝtagon.

Alia versio:

Ĉion bonan al vi!
Ĉion bonan al vi!
Ĉion bonan kara (nomo)!
Ĉion bonan al vi!

Alia traduko[redakti | redakti fonton]

En la portugala la melodio ricevis malsimilan kaj pli malsimplan tekston, verkita de Bertha Celeste Homem de Mello kaj elektita inter kvin mil proponoj per ĵurio de la Brazila Beletristika Akademio. Pro tio esperantistoj el Brazilo kaj el Portugalio tradukas ofte la suban tekston de la portugala lingvo,[1] kiu tamen en la dua kaj kvara linio havas silabon pli ol la originalo kaj tial ne vere trafas:

Ni gratulas al vi,
En la dato feliĉa,
Vivu longe sur tero,
Kun la sorto plej riĉa.

[Originale en la portugala: Parabéns a você, nesta data querida, muita felicidade, muitos anos de vida.]

Melodio[redakti | redakti fonton]

Tonsilabe, per tradicia eŭropa [[solfeĝo, ĝia melodio (kun akordoj en parentezoj) estas jena:

(#: /(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)La (Do maĵ)So (Do maĵ)do (So 7)Ti (So 7);

/(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)La (Do maĵ)So (Do maĵ)re (Do maĵ)do (Do maĵ);

/(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)so (Do maĵ)mi /(Do maĵ)do (Re min)Ti (Re min)La;

/(Re min)fafa (So 7)mi (So 7)do (So 7)re (Do maĵ)do (Do maĵ)).

Referencoj[redakti | redakti fonton]