Bonifác Ferenc Platz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifác Ferenc Platz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1848 (1848-09-12)
en Székesfehérvár
Morto 17-an de oktobro 1919 (1919-10-17) (71-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo • teologo • pastro
vdr

Bonifác Ferenc PLATZ [plac], laŭ hungarlingve kutima nomordo Platz Bonifác Ferenc estis hungara monaĥo, instruisto, biologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1908), membro de Societo Dugonics.

Bonifác Ferenc Platz [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1848 en Székesfehérvár. Li mortis la 17-an de oktobro 1919 en Székesfehérvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Platz aliĝis al cistercianoj en 1864 kaj samtempe li ekuzis ankaŭ la nomon Bonifác. Li lernis teologion en universitato en Pest (urbo), poste li pastriĝis. Li eklaboris en Zirc 3 jarojn, kie li ankaŭ plulernis ricevinta diplomon. Samloke li instruis ĝis 1879, poste li estis nomita lernejestro en gimnazio de Baja. Inter 1885-1889 li estis abateja sekretario en Zirc. Baldaŭe li establis porpastran lernejon en Budapeŝto. En 1907 li pensiuliĝis.

Li ofte vizitis por studadi eksterlandajn monaĥejojn, krome li esploris kvinfoje en la 1900-aj jaroj en Egipto. Li akre kritikis la darvinismon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Völker der Erde (1889 – 1893)
  • Ó-Egyptom irodalma (Literaturo de pra-Egipto), (1898)
  • Utazás a természetben (Vojaĝo en la naturo), (1900)
  • Az ember származása a legújabb kutatások nyomán (Deveno de la homo laŭ la plej novaj esploroj), (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]