Konvencio pri Migrantaj Specioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bonna Konvencio)
Mapo montranta la ŝtatpartiojn de la CMS:   malhelverde, ŝtatoj partioj   helverde, subskribita, sed ne ratifita    Blue, partoprenantaj nepartioj

La Konvencio pri Migrantaj Specioj (angle Convention on the Conservation of Migratory Species of Wild Animals (konata ankaŭ kiel ties mallongigo CMS -esperanate KMS- aŭ kiel Bonna Konvencio) celas konservi surterajn, marajn kaj birdajn migrantajn speciojn tra ties tuta teritorio. Ĝi estas interregistara traktato, realigita subombrele de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, koncerne kun la konservado de naturo kaj loĝantoj je tutmonda skalo. Ekde la ekfunkciado de la Konvencio, ties membraro rapide kreskiĝis ĝis inkludi ĉirkaŭ 100 Partojn el Afriko, Centra kaj Suda Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio. La Konvencio estis subskribita en 1979 en Bonn, Germanio, (de tie la nomo) kaj ekvalidiĝis en 1983. La oficiala konservanto estas la registaro de Germanio.