Bonna universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonno
Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn
fondodato 1818
speco ŝtata
urbo Bonno, Germanio
gvidanto rektoro Jürgen Fohrmann
nombro de studentoj 27 469 (vintra semestro 2009/10) (kun la medicinaj studantoj de la universitata klinikaro)[1]
nombro de kunlaborantoj 4 343 (2009/10, kun la universitata klinikaro)
el tio profesoroj 525 (2008)
jara budĝeto 438,6 milionoj da € (2009/10, kun la universitata klinikaro)
retejo www.uni-bonn.de
v  d  r
Information icon.svg

La Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonngermane Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn, mallonge Bonna Universitato - estas la universitato en la urbo Bonno en okcidenta Germanio. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj fondiĝis en 1818. En la vintra semestro 2009/10 la universitato havis iom malpli ol 28 000 studentojn.

Inter la plej konataj universtitataj studentoj estas ekzemple sep Nobel-premiitoj, dek du ricevintoj de la premio Gottfried Wilhelm Leibniz, du premiitoj per la medalo Fields, la papo Benedikto la 16-a, Karl Marks, Joseph Schumpeter kaj Friedrich Nietzsche. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Bonna Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

ĉefa universitata konstruaĵo en la urbocentro

Antaŭaĵo de la Bonna Universitato estis la akademio Kurkölnische Akademie Bonn, kiu fondiĝis en 1777 je kvar fakultatoj pri "diaj, juraj, kuracaj kaj mondaj sciencoj". En 1786 la germana imperiestro Jozefo la 2-a donis al ĝi la rajton atribui la sciencajn titolojn de licencato kaj de doktoro, rekonitajn en la tuta germanlingva Sankta Romia Imperio. En 1798 la Kurkölnische Universität estis malfondita, pro tio ke la regiono okcidente de la Rejno estis konkerita per la armeo de Francio.

La nuntempa Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonn estis fondita la 18-an de oktobrto 1818 per ordono de la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a - temis pri la sesa prusia universitato flanke de la Universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald, la Universitato Frederiko Vilhelmo en Berlino, la Albertus-Universitato Königsberg (la nuna Kaliningrad), la Universitato Halle (Saale) la la Silezia Universitato Frederiko Vilhelmo Breslau (la nuna Vroclavo). Celo de la universitata fonto estis la volo doni al la du tiam novaj prusiaj provincoj Rejnlando kaj Vestfalio akademian altlernejon. Samtage la antaŭe ekzistintaj universitatoj de Vestfalio en Münster kaj Paderborn estis fermitaj. La urbon Bonno oni elektis pro pluraj kialoj: Unuflanke en la urbo ekzistis du imponaj, sed intertempe malplenaj barokaj kasteloj, kiuj por nova universitato donis sufiĉan spacon. Duaflanke oni volis signali novan komencon, kaj tial nek revivigis la antaŭan universitaton de Bonno nek la urban universitaton de Kolonjo.

La en oktobro 1655 fondita universitato de Duisburg malfondiĝis en la jaro de la universitata fondo en Bonno. La sceptro de tiu universitato kaj granda parto de la universitata biblioteko estis transportitaj al Bonno, kiel ke la bonna universitato ankaŭ estas sekvaĵo ankaŭ de la tiuurba universitato.

Lokoj kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La bonna universitato ne estas kampusa altlernejo, sed dividiĝas al pluraj konstruaĵoj en la tuta urba areo. En la ĉefa universitata konstruaĵo, la eksa princoelektista kastelo meze de la urbocentro, kaj en iuj modernaj konstruaĵoj ĉirkaŭaj, estas granda parto de la filozofiaj, teologiaj, juraj kaj politikaj fakultatoj.

kastelo Poppelsdorf

La konstruaĵoj de la naturaj sciencoj koncentriĝas en la iom pli okcidenta urboparto Poppelsdorf, kie krom la samnoma kastelo estas institutaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento kaj iuj pli novaj kontruaĵoj. La kastela parko ekde la jaro 1819 estas la universitata botanika ĝardeno.

La fakultato pri komputiko havas sian lokon en la eksa pedagogia altlernejo en la nordo de Bonno, tie kie 2000 jarojn antaŭe estis la romia fortikaĵo kiu komencigis la urbon. Tiu universitata konstruaĵo el la 1960-aj jaroj tamen estu malplenigata fine de la jaro 2010, kaj la fakultato havu novan ejon en Poppelsdorf.

La medicina klinikaro havas sian lokon sur la monto Venusberg sudokcidente de la urbocentro. Tamen pluraj medicinaj institutoj situas aliloke, ekzemple la institutoj pri anatomio kaj fiziologio inter la aliaj natursciencoj en Poppelsdorf, aŭ la kliniko pri pediatrio sude proksime de la universitata ĉefkonstruaĵo, borde de la Rejno. Krome ankaŭ multaj aliaj unuopaj institutoj situas en aliaj urbopartoj, ekzemple la ejoj pri astronomio, ĥemio kaj farmacio en la urboparto Endenich.

Sume la universitato disponas pri 371 konstruaĵoj. Inter ili krom la sciencaj konstruaĵoj estas 4 studentaj manĝejoj kaj 34 studentaj loĝejoj kun sume proksimume 4000 ĉambroj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La urba Esperanto-grupo ĉiam estis forte studente dominita, kaj formale ĉiam ekzistis "universitata Esperanto-grupo", kies ekzisto helpas uzi universitatajn salonojn, okazigi kursojn, pendigi en la universitato informajn afiŝojn ktp.

Inter la esperantistoj, kiuj havis aŭ havas apartan ligon al la universitato, estas ekzemple (la listo facile daŭrigeblas...)

la profesoro

kaj la studentoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. studantoj en la Bonna Universitato vintra semestro 2009/10 (germanlingve)
  2. http://www.topuniversities.com/university-rankings/world-university-rankings/2010/results

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]