Bonnie kaj Clyde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonnie kaj Clyde

Bonnie PARKER kaj Clyde BARROW (1911-1934 kaj 1909-1934) estis fama rabista paro, kiuj legendiĝis pro aŭdacaj kaj spektaklaj konfliktoj kun la polico. Ilin apogis eĉ la usona gazetaro. Bonnie kaj Clyde faris ĉiam malgrandajn rabojn: ili prirabis benzinputojn, restaŭrantojn kaj malgrandajn bankojn. Ilia predaĵo neniam superis 1500 usonajn dolarojn.

Bonnie kaj Clyde konatiĝis en januaro de 1930. Post lia aresto kaj 20-monata enprizonigo (1930–32), li formis paron kun Bonnie kaj komenciĝis la 21-monata amokkuro. Ili krimis ankaŭ kun aliuloj, ilin perfidis unu amiko. La polico mortpafis ilin la 23-an de majo 1934.

Ilia kunagado estis filmigita en la 1967 filmo, Bonnie and Clyde.