Bono kaj malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nazar, amuleto kiu protektu kontraŭ la malbona rigardo

Bono kaj malbono signifas en religio, etiko kaj filozofio moralajn kaj etikajn valor-taksojn. Depende de la cirkonstancoj "bona kaj malbona" povas esprimi individuan taksadon, sociajn normojn aŭ absolutajn valorojn de la homa naturo aŭ de religiaj principoj. En la ĉiutaga lingvo "bona kaj malbona" ankaŭ rilatas al la kvalito de io aŭ iu, aŭ ties taŭgeco.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri bono/malbono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     En ĉiu malbono estas iom da bono. 
  • Citaĵo
     Kiu bone agas, timi ne bezonas. 
  • Citaĵo
     Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. 

La nocio de bono[redakti | redakti fonton]

La nocio de bono estas koncepto centra ne nur de la filozofio, aparte de la morala filozofio, sed ankaŭ de la aliaj homaj scioj (ĝin, fakte, ne povas manki en jurisprudenco, en ekonomio, en psikologio, ktp). Tamen, malgraŭ tia lingva uzo tiom ofta, kaj kvankam oni spertas diversajn bonaĵojn, ne facilas difini la bonon. Oni vidu, ke por kompreni kaj igi intelekte klara, krom intuicie, utilas, kiel faras filozofoj, profiti el la nocio de amo, malgraŭ ke ĉi tie ne eblas fari reviziadon de la agoj kaj formoj de amo. Sufiĉu diri, ke, en unu el ĝiaj formoj, ami iun ajan signifas sengajne kaj senprofite ĝoji pro ties ekesto, senprofite plezuriĝi pro ties ekzisto, signifas pensi kaj/aŭ diri “estas bone ke vi estas”, “estas mirinde ke vi ekzistas”, “mi ĝojas ĉar vi estas”.

La bono estas entaĵo aminda kaj/aŭ admirinda kaj/aŭ dezirinda[redakti | redakti fonton]

Sekve de tiu premiso, oni povas diri, ke bono havas tri karakterizojn, nome amindeco kaj/aŭ mirindeco kaj/aŭ dezirindeco.

1) La bono estas kio estas aminde precioza kaj tial objekto de senprofita, aŭ, minimume, ĝi estas kio meritus esti amata per tiu senprofita amo kaj estus norme ke ĝi ekscitus ĝojon pro ĝia ĉeesto (ankaŭ se tio ne okazas). Porekzemple, oni spertas tiun aspekton de la bono antaŭ novnaskito, kiu, kutime, vivigas ĝojon kaj kortuŝitecon-mirigon. (Kompreneble, ĉiu homa estulo el si mem estas aminda, meritus esti amata, ankaŭ la malbonulo, ne nur la novnaskito). Do la bono estas io aminda.

2) La bono estas kio estas mirinda kaj pro tio estas objekto de admiro aŭ, minimume, ĝi meritus esti admirata (ankaŭ se eble tio ne okazas). Oni iru per la penso, ekzemple, al la lertecoj, kapablecoj, kompetencoj, bravecoj, ktp, kiuj estas ĝuste bonaĵoj de persono kaj estas admirindaj (antaŭ ol dezirindaj). Oni imagu la lerteco-braveco de atleto, muzikisto, verkisto, politikisto, matematikisto, filozofo, ktp. Do, iu bonaĵo estas entaĵo admirinda (preskaŭ estetikasence, tial pro tiu ĝia aspekto la bono najbaras kun la belo). Do la bono estas io admirinda.

3) La bono estas kio kontentigas-ĉarmas-taŭgas al inklino-deziro-emo, aparte de la homo (sed ne nur: la nutraĵo estas bono por la besto, taŭgas al ĝia emo nutriĝi), kaj estas tial objekto de la deziro aŭ, minimume, estas kio meritus esti dezirinda (ankaŭ kiam tio ne okazas). Do, bono estas entaĵo dezirinda.

Bonaĵo povas posedi nur unu el tiuj karakterizoj, aŭ du, aŭ ankaŭ ĉiuj tri.

Entaĵo povas esti aminda kaj/aŭ admirinda kaj/aŭ dezirinda laŭ ontologia senco aŭ laŭ morala senco (ontologio, dirite per nemalmulta simpligo, estas tiu parto de la filozofio kiu sin demandas pri la esto/neesto de io ajn, pri ĝia naturo – nome, ĝi provas respondi la demandon “kio estas tio”? –, sin demandas pri la maniero esti de io ajn, pri ĝia eblo/neeblo esti, ktp).

Ontologia bono[redakti | redakti fonton]

Ni ekzamenu unue la ontologian bonon kaj ĝin konfrontu kun la ontologia malbono.

Ontologia bono: estas aĵo/situacio de la mondo/karakterizo/persono kiu estas aminda kaj/aŭ admirinda kaj/aŭ dezirinda. Nu, el la ontologia vidpunkto, iuj entaĵoj estas kune amindaj, admirindaj kaj dezirindaj, aliaj male ne havas kune ĉi tiujn tri karakterizojn.

Ontologia malbono: ĝi ne ekzistas. Ni konsideru ĉi-rilate, ekzemple, iujn aferojn negativajn kiel malsanon, morton kaj suferon: malsano estas senigo-malĉeesto de la sereneco de la animo. Tiel ke, al la demando “kio estas la malbono?” oni povas respondi (kiel jam Plotino kaj Sankta Aŭgusteno), ke la malbono estas malĉeesto de la bono, estas seniĝo de io bona; ankaŭ se tio povas ŝajni paradoksa kaj absurda, tio signifas, ke la malbono ne estas aĵo, ne estas substanco, ne estas esto, nome ĝi ne ekzistas: fakte, la malbono ne estas procedo de senigo je iu ajn bonaĵo, sed la rezulto de la seniĝo, do la malbono ne estas, ne ekzistas, ne estas entaĵo, tial ĉio kio ekzistas estas ontologie bona.

Obĵeto: ĉu ne povus la bono esti malĉeesto de la malbono, anstataŭ la malbono malĉeesto de bono? Ne, ne eblas ĉar la bono povas ekzisti sen la malbono, dum la procedo de senigo ne povas okazi sen la bono: kiam estaĵo perdus tutan sian bonon, ĝi ĉesus ekzisti. (Aŭgusteno, De ci., XIV,11,1; Conf., VII,12): la vivo ekzistas el si mem sen la morto, la morto forprenas la vivon kaj ne povas anstatui la vivov se antaŭe ne ĉeestus ĝuste la vivo: la vido ekzistas sen la blindeco kaj tiu lasta ne povas ekzisti sen la vido.

Bono-boneco morala[redakti | redakti fonton]

Temas pri propreco-kvaliito ne de la aĵoj, sed de la homaj agoj, aparte de la agoj de la volo, kaj de la inklinoj-dispozicioj de la karaktero de la homo: estas propreco-kvalito de iu ago, de iu inklino, de karaktero kiu ilin igas amindaj, admirindaj kaj dezirindaj.

Sekve, la morala boneco estas ankaŭ propreco de statoj de la mondo. Ekzemple, oni diras, ke iu socia situacio laŭjusta estas morale bona se estas kaŭzita de la homaj agoj; tamen, se paroli ekzakte, ĝi estas pozitiva kaj ne ĝustadire bona kaj estas moralaj bonaj nur la agoj, ne la situacioj. Vidpunkte de la moralo, iu ago/inklino bona estas samtempe aminda, admirinda kaj dezirinda, havas ĉiam la tri karakterizojn: fakte, ĝi meritus kaj kelkion da ĝojo pro ĝia estiĝo, kaj kelkion da admiro pro ĝia naturo, kaj kelkion da deziro ke ĝi estu ripetata kaj imitata.

Malbono-malboneco morala: estas propreco-kvalito ne ja de la aĵoj, sed de la homaj agoj, aparte de la agoj de la volo, de la inklinoj de la homa karaktero: estas propreco kiu igas neamindaj-malŝatindaj, naŭzaj kaj maldezirindaj la plenumon de iu ago, la posedon de iu inklino kaj la posedon de iu karaktero. Sekve, la morala malbono estas ankaŭ propreco de la statoj de la aĵoj. Ekzemple, oni diras ke iu situacio de malriĉeco estas morale aĉa se ĝi estas kaŭzita de plenumo/neplenumo de la homo; tamen, se paroli ekzakte, ĝi estas negativa kaj morale abomenaj la agoj/neagoj, ne ja la situacioj.

Tial, ĉiu ago/inklino (kaj ĉiu karaktero, kiu estas konstituita je la tuto de la inklinoj de la homo) estas ontologia bono pro la fakto mem ke ĝi ekzistas supre, estis dirite ke ĉio kio ekzistas estas ontologia bono), kaj povas esti morale bona/malbona. Estas rilate al iliaj boneco/malboneco moralaj, ke la agoj estas bonoj/malbonoj moralaj, Fine, la inklinoj morale bonaj estas nomataj virtoj, tiuj morale malbonaj oni nomas malvirtoj.

La supra vojo por difini la bonon, kaj ontologia kaj morala, estas tiu origine praktikata de filozofoj de la skolastika skolo. Ĉu ekzistas aliaj vojoj por al la sama nocio pri bono? Kaj kio se la koncepto pri bono ne samas? Tion oni vidu ekzamenante aliajn filozofiojn.

Diversaj nocioj de bono kaj malbono[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tomaso el Akvino, Summa Theologiaae, I, qq. 5-6.
  • Tommaso d’Aquino, Commento all’Etica Nicomachea di Aristotele. Proemio.
  • Giuseppe Abbà, Costituzione epistemica della filosofia morale, 2, LAS, Roma 2009, pp. 194-197.
  • Francesco Botturi. La generazione de bene. Gratuità ed esperienza morale, Vita e Pensiero, 2009, pp.285-307.
  • Giacomo Samek Lodovici, La felicità del bene: Una rilettura di Tommaso d’Aquino, Vita e pensiero, 2002, pp. 50-56.
  • Antonio Rosmini, Filosofia della morale.
  • Giacomo Samek Lodovici, Che cos'è il Bene?, Il Timone n. 92, 2010.