Bonvillars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvillars
Blazono de Bonvillars
Blazono de Bonvillars
Blazono de Bonvillars
Preĝejo Sankta Nikolao de Bonvillars
Preĝejo Sankta Nikolao de Bonvillars
Preĝejo Sankta Nikolao de Bonvillars
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 50′ 21″ N 6° 40′ 17″ O / 46.83917 °N, 6.67139 °O / 46.83917; 6.67139 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 21″ N 6° 40′ 17″ O / 46.83917 °N, 6.67139 °O / 46.83917; 6.67139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 506
Areo 7,54 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 1427
Komunumkodo 5551
Mapo de Bonvillars
Mapo de Bonvillars
Situa mapo de Bonvillars
vdr

Bonvillars estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 506 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bonvillars situas nordoriente de la urbeto Grandson kaj etendiĝas de la bordo de la Lago de Neŭŝatelo ĝis al la kresto de la Ĵurasa Montaro. Sur la deklivo de la Ĵurasa Montaro super la vilaĝo etendiĝas vastaj vitejoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bonvillars, diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj kaj industria zono apud la lagobordo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,54 km², de kiuj 41,8% estas kovritaj de arbaro, 50,3% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bonvillars limas en nordo al Provence, en nordnordoriento al Concise, en nordoriento al Corcelles-près-Concise, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Grandson, en sudokcidento al Champagne, kaj en nordokcidento al Tévenon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bonvillars pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5, de kiu flanka vojo kondukas al la vilaĝo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5, kiu ankaŭ pasas tra la komunuma teritorio, situas proksimume 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Grandson. La stacidomo Bonvillars-Onnon ĉe la trajnlinio de Yverdon-les-Bains al Neŭŝatelo situas apud la komunumlimo sur la teritorio de Onnon. La komunumo estas rekte ligita al la publika transportreto pere de buslinio de Gorgier al Yverdon-les-Bains.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bonvillars datiĝas el la jaro 1100 kiel Binvilar. En Bonvillars ekzsitas menhiro el la neolitiko kaj ŝpuroj de romia bieno. Dum mezepoko la Senjorujo Bonvillars estis enklavo en la Senjorujo Grandson. Post la konkero fare de Berno en la jaro 1476 Bonvillars fariĝis ministrejo de la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]