Borduno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nocio Bordun (de la franca: bourdon, it.:bordone, „zumbaso“) signifas

  1. malalta pedaltono por la akompanado de melodio.
  2. orgenregistro.
  3. la plej granda kaj sone malalta sonorilo de granda sonorilaro (oftaj ĉe francaj katedralaj sonorilaroj, ekz. „Le Bourdon“ en la katedralo je Strasburgo).

Muzikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Borduno estas daŭrotono sonanta por la akompanado de melodio. Borduno estas jam delonge konata simpla formo de plurvoĉeco. Kiel borduntonojn oni plejorte uzas la tonikon de la pokaza tonalo aŭ la perfektan kvinton pri la toniko. Foje eksonas ankaŭ ambaŭ tonoj samtempe kiel tiel nomata bordunkvinto (ekz. sakŝalmo: borduntonoj A + e, melodio sur toniko A). Variaĵo povas esti, eksonigi kiel duan borduntonon la malsupran kvarton, do la supren oktavigitan perfektan kvinton. Ankaŭ aliaj tonoj kaj tonkombinaĵoj estas eblaj kaj uzataj kiel borduno, ekz. la granda kaj malgranda tercio (plejofte kune kun toniko kaj kvinto), la malgranda septimo (plejofte sole) aŭ la granda naŭno (plejofte kune kun la kvinto). La bordunfajfiloj de sakŝalmo kaj la bordunkordoj de la vjelo formas tipajn elementojn en la sonbildo de ĉi tiuj instrumentoj.

Konataj melodioj, por kiuj taŭgas bordunakompanaĵo, estas ekz. la kanto „So treiben wir den Winter aus“ (doria) kaj la marŝo „Scotland the Brave“ (miksolidia). Inter la meloditonoj kaj la borduno rezultas daŭra alternado de disonancaj interfrotiĝoj kaj konsonanca belsoneco, per kio ekestas harmonia multkoloreco de aparta ĉarmo.

Eŭropa bordunmuziko moviĝas ĉefe en tonaloj kun sama tonala centro, de en paralelaj tonaloj kaj modaloj aŭ en tonaloj kaj modaloj, je kiuj la borduno estas la kvinto de la tonala centro. Plue iraj moduladoj kaŭzas akrajn disonancojn kun la neŝanĝiĝanta borduntono.

Instrumentoj kun borduno havas agordon alĝustigitan sur sian bordunon, pro kio povas okazi interagordaj problemoj dum komuna muzikado ku rigide agorditaj instrumentoj, precipe tiam, kiam la muziko malproksimiĝas de la tonala centro. La agordo de instrumentoj kun borduno plejofte estas purameztona sen fermita kvintociklo aŭ malegala bontemperata agordo kiel Kirnberger 2.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La muzika praktikado de borduno estas tutmonde disvastigita. Ĝi troviĝas en multaj eŭropaj muzikkulturoj, ekz. ekde norda Germanujo ĝis Tirolo, en Bretonujo kaj en centra Francio, en Skotlando, en Skandinavujo, nordokcidenta Hispanujo, suda Italujo, Bohemujo, Hungarujo, Bulgarujo kaj en la plej multaj aliaj orienteŭropaj landoj.

Sed ankaŭ en ekstereŭropaj kulturoj, ekz. en la barata muziko, oni muzikas per borduno. Tie ĝi tamen estas daŭrotono, al kiu la melodio kreas distancosenton sen harmonika signifo.

En la klasika muziko borduno estas elemento nur ŝpareme aplikata. Elstaraj ekzemploj: la tuta antaŭludo al „Rheingold“ baziĝas sur borduno E♭. En „malnova kastelo“ el Bildoj de ekspozicio de Modest Musorgskij dum la tuta peco sonadas ritmigita borduno kun multaj kvintsonoj, kio kreas mezepokan etoson.

Sed ankaŭ por aludoj pri la kampara vivo oni aplikas bordunsonojn, plejparte tamen nur dum malmultaj taktoj. Ekzemple en la 6-a simfonio „Pastorale“ de Ludwig van Beethoven oni aŭdas plurfoje tiajn akustikajn indikojn. Je la komenco de la 5-a movimento („paŝtistokantaĵo“) ekz. eksonas eĉ du bordunkvintoj en la vjoloj (c-g) kaj en la violonĉeloj (f-c).

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "5. Satz: „Hirtengesang“ (paŝtista kantaĵo; komenco)" 5. Satz: „Hirtengesang“ (paŝtista kantaĵo; komenco) 

Tute alian funkcion havas la eltenata bastono en la lastaj du kaj duonaj taktoj ĉe Fugo c-minora el la 1-a parto de Bontemperita klavarinstrumento de Johann Sebastian Bach. Ĉi tiu tiel nomata pedaltono servas por fina intensigo kaj interese ankaŭ por fina trankviligo de la muzikaĵo.

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Fugo en c-minoro (fino)" Fugo en c-minoro (fino) 

Ekde la mezo de la dudeka jarcento la borduno troviĝas pli kaj pli ofte kiel karakteriza aŭ eĉ domina elemento en kelkaj eksperimentemaj ĝenroj de la populara muziko. Tio ĉi sekvigis la ekeston de pluraj subĝenroj, en kiuj bordunoj estas nemalhaveblaj aŭ eĉ konsistigas la ununuran aŭ ĉefan elementon.

Instrumentoj kun enigita borduno[redakti | redakti fonton]

Ĉe diversaj muzikinstrumentoj, ekzemple vjelo, sakŝalmo kaj portativo troveblas kordojfajfiloj, kies nura funkcio estas la produktado de borduno. Ankaŭ ĉi tiujn kordojn kaj fajfilojn oni nomas en la ĉiutaga lingvo borduno, pli ekzaktaj estas la nomoj bordunkordo kaj bordunfajfilo.

Irlandaj sakfajfiloj havas instalaĵojn, per kiuj oni povas ŝanĝi la borduntonojn ankaŭ dum la ludado.

Ĉe la kvinkorda banĝo la plej alta kordo estas uzata bordunece.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bordun » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3239648 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)