Borgo San Siro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borgo San Siro · Bùrgh San Sir
Borgo San Siro
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco PV Pavia
Geografia situo 45° 15′ N, 9° 2′ O (mapo)45.259.0333333333333Koordinatoj: 45° 15′ N, 9° 2′ O (mapo)
Alto super marnivelo 98 m [+]
Areo 17 km²
Loĝantaro 947 (2023)
Loĝdenso 54 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bereguardo, Gambolò, Garlasco, Tromello, Vigevano, Zerbolò
Patrono Siro de Pavia
Festa tago 3-a dimanĉo de oktobro
Nomo de loĝantoj borghigiani
Poŝtkodo 27020
Imposta kodo B038
Kodo laŭ ISTAT 018018
Telefona prefikso 0382
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Borgo San Siro - jen en norma itala lingvo, en la loka okcidenta lombarda lingvo Bùrgh San Sir - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la provinco Pavia. Komence de 2023 en la komunumo vivis 947 loĝantoj sur areo de 17,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Kristana patrono, kiel jam indikas la komunuma nomo, estas la sanktulo Siro de Pavia, kaj kiel komunuma festotago fiksiĝis la 3-a dimanĉo de oktobro (la efektiva eklezia sanktula festotago, la 9-a de decembro, estas dum la 4 lastaj semajnoj antaŭ la en tuta Eŭropo tre festata festo de kristnasko, kaj aparte en Italio en tiuj semajnoj forte festatas ankaŭ aliaj sanktuloj, Barbara, Nikolao, Lucia, tiel ke foje ĉiun tagon foje ĉiun duan estas okazo fari grandan feston - tial la paroĥo interkonsentis ruze translokigi la komunuman festotagon ses semajnojn plu fruen).

Najbaras la komunumoj Bereguardo, Gambolò, Tromello, Vigevano, Zerbolò kaj Garlasco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

komunumocentre