Boris Cyrulnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boris Cyrulnik (2014)

Boris Cyrulnik (naskiĝinta la 26-an de julio 1937 en Bordozo), estas franca neŭrologo, psikiatro, etologiisto, psikanalizisto kaj verkisto.

Respondeculo pri esplorgrupo en klinika etologio en la hospitalo de Toulon (Tulono), kaj profesoro pri homa etologio en la Universitato Sud-Toulon-Var, Boris Cyrulnik estas ĉefe konata pro disvolvado de la koncepto pri resilienco[1] t.e. renaskiĝi el sufero, reveni al normala psika stato. Li alportis ankaŭ precizigojn pri la termino oksimoro, sed lia kontribuaĵo al scienco estas ĉefe en lia engaĝiĝo : etologio aspektas al li unue kiel "vojkruciĝo de fakoj"[2].

Boris Cyrulnik estas doktoro pro honoro de la Universitato de Lima, en Peruo, kaj membro de la Komitato patronado de la Franca Kunordigado de la Jardeko 2001-2010 por kulturo de neperforto kaj paco[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Boris Cyrulnik naskiĝis en juda familio enmigrinta en Francio komence de la jardeko 1930. Lia patro Aaron estis rusa meblisto[4]. Li volontuliĝis en la Fremdula Legio en 1939[5]. Vundita dum batalo, arestita en hospitalo, li estis deportita en Aŭŝvico. Lia patrino, Rosa, poldevena, partoprenis en la Rezistado. Ankaŭ ŝi estis arestita kaj deportita samloke. La gepatroj de Boris antaŭe konfidis Boris al pensiono por eviti ke la germanoj arestu lin. Kiam malaperis lia patrino, la pensiono ne plu ricevis monon kaj sekve lasis lin al la Publika Asistada Administracio. Tie, bordoza instruistino, Marguerite Farge, transprenis lin kaj kaŝis lin en sia hejmo ĉe la strato Adrien Baysselance[6]. Sed dum amasaresto fare de la polico de Maurice Papon, estro de la prefektejo de la departemento Ĝirondio, li estis grupigita kun aliaj judoj, inter kiuj multaj infanoj, en la granda sinagogo de Bordozo.[7]. Li sukcesis kaŝi sin en la necesejoj kaj tiel evitis la sorton de la aliaj, kiuj estis kondukitaj al la stacidomo de Bordozo Sankta-Johano por esti deportitaj. Kiam li sukcesis eliri el la sinagogo, flegistino kaŝis lin en sia veturilo. Organizita reto poste zorgis pri li kaj kaŝis lin. Ĝi havigis al li laboron en farmdomo ĝis la Liberiĝo, sub la franca kaŝnomo Jean Laborde[8]. Liaj gepatroj mortis en deportado[9]. Tiu persona traŭmatiza sperto instigis lin, pli poste, fariĝi psikiatro[10]. Pariza onklino akceptis lin kaj zorgis pri lia edukado. Li praktikis naĝadon (naĝmajstro), rugbeon kaj ŝatis la naturon.

Studoj[redakti | redakti fonton]

  • Liceo Jacques-Decour, en Parizo,
  • Medicina Fakultato de Parizo,
  • Instituto pri psikologio (atesto pri specialaj studoj en neŭro-psikiatrio).

Kariero[redakti | redakti fonton]

  • Internulo en neŭrokirurgio en Parizo (1967), en psikiatrio en Digne-les-Bains. 1968-1971.
  • Neŭrologo en la hospitalo de Toulon-La Seyne-sur-Mer, Interkomunuma hospitala Centro. 1972-1991.
  • Docento en la Universitato de Mediteraneo, Fakultato de Medicino de Marsejlo. 1974-1994.
  • Docento pri klinika etologio.
  • Direktoro de instruado (ekde 1996) en la Universitato de Tulono, Fakultato de Beletroj kaj Homaj Sciencoj de Tulono.
  • Prezidanto de la Nacia Centro de Kulturaj Kreado kaj Disvastigo de Chateauvallon / Centre national de création et de diffusion culturelles de Châteauvallon /, ekde 1998.
  • Prezidanto de la Premio Annie kaj Charles Corrin pri la memoro de la Holokaŭsto (Ŝoaho laŭ la israela termino). Ekde 2005.

Ekde 1980, li dediĉis sin esence al transdono kaj diskonigo de akiritaj spertoj.

Boris Cyrulnik estis unu el la 43 eminentuloj konsistigantaj la Komisionon por la liberigo de la franca kreskado (Komisiono Attali), kiun instalis prezidento Nicolas Sarkozy la 30an de aŭgusto 2007[11].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nekompleta listo[redakti | redakti fonton]

  • "Mémoire de singe et paroles d'homme" (Memoro de simio kaj paroloj de homo). Parizo : Hachette. 1983.
  • "Sous le signe du lien" (Sub la signo de la ligilo). Parizo : Hachette. 1989.
  • "La Naissance du sens" (La nakiĝo de la senso). Parizo : Hachette. 1991.
  • "Les Nourritures affectives" (La korinklinaj nutraĵoj). Parizo : Odile Jacob. 1993.
  • "De la parole comme d'une molécule" (Pri la parolo same kiel pri molekulo), kun Émile Noël. Parizo : Seuil. 1995.
  • "L'Ensorcellement du monde" (La sorĉado de la mondo). Parizo : Odile Jacob. 1997.
  • "Un Merveilleux malheur" (Mirinda malfeliĉo). Parizo : Odile Jacob. 1999; (reeldono) 2002. ISBN 2738111254
  • "Dialogue sur la nature humaine" (Dialogo pri la homa naturo). kun Edgar Morin. La Tour d'Aigues : L'Aube. Eseo. 2000.
  • "Les Vilains petits canards" (La malbelaj anasetoj). Parizo : Odile Jacob. 2001. ISBN 2738109446
  • "L'Homme, la science et la société" (La homo, la scienco kaj la socio). La Tour d'Aigues : L'Aube. 2003
  • "Le Murmure des fantômes" (La murmuro de la fantomoj). Parizo : Odile Jacob. 2003; (reeldono) 2005. ISBN 2738116744
  • "Parler d'amour au bord du gouffre" (Paroli pri amo rande de abismo). Parizo : Odile Jacob. 2004.
  • "La Petite sirène de Copenhague" (La Sireneto de Kopenhago). La Tour d'Aigues : L'Aube. 2005.
  • "'De Chair et d'Âme"(El Karno kaj Animo). Parizo : Odile Jacob. 2006.
  • "'Autobiographie d'un épouvantail" (Aŭtobiografio de birdotimigilo). Parizo : Odile Jacob. 2008. Premio Renaudot pri eseo. 2008 [12]
  • "Je me souviens..." (Mi memoras...). Le Bouscat : L'esprit du temps, kolekto Textes essentiels, marto 2009.

Kolektivaj verkoj[redakti | redakti fonton]

(inter aliaj)

  • "La plus belle histoire des animaux" (La plej bela historio pri bestoj). Kolektiva. Parizo : Seuil. 2006
  • "Si les lions pouvaient parler" (Se la leonoj povus paroli). Eseo pri la animala kondiĉo, sub direkto de Boris Cyrulnik. Parizo : Gallimard, kol. "Quarto". 1998. 1540 p., 80 dokumentoj.
  • "Instinct/Attachement" (Instinkto/Alligiteco). Boris Cyrulnik, en "Dictionnaire de la sexualité humaine". 200 noticoj fare de 122 kunaŭtoroj sub direkto de Philippe Brenot. Le Bouscat : L'Esprit du Temps, kol. "Les Dictionnaires". 2004, 736 p.
  • "Les objets de la psychiatrie" (La objektoj de la psikiatrio). Dictionnaire de concepts, 230 noticoj fare de 150 aŭtoroj, sub direkto de Yves Pélicier. Le Bouscat : L'Esprit du Temps. Kol. "Les Dictionnaires". 1997. 650 p.
  • "La résilience ou comment renaître de sa souffrance" (La resilienco, aŭ kiel renaskiĝi el sia sufero). Boris Cyrulnik kaj Claude Seron (dir.). Parizo : Fabert, kolekto "Penser le monde de l'enfant". 2004. ISBN 2907164805
  • "La résilience : Entretien avec Boris Cyrulnik" (La resilienco : Interparolo kun Boris Cyrulnik). Nicolas Martin, Antoine Spire, François Vincent kaj Boris Cyrulnik. Lormont, Francio : Le Bord de l'eau, kol. "Nouveaux Classiques". 2009. 111p. ISBN|978-2356870261

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Boris Cyrulnik. Bâtisseur d'espoir". Artikolo de Catherine Vincent, "Le Monde", 18a de septembro 2008 (portreto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.ena.fr/index.php?page=ressources/conferences/2006/cyrulnik

Videoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto resilienco estas trovebla nek en "PIV" nek en "Vikipedio". Ĝi aperas kiel propono en la Pedagogia terminaro de Miroslav Malovec. Ĝi devenas el la latina resilire, kiu povas signifi salti malantaŭen, resalti, kaj, aparte en fiziko, rezisti al ŝoko aŭ disformiĝo. En psikologio, la angla uzas resilience, la franca résilience, la germana Resilienz, la norvega (bokmål)‬ resiliens, la sveda resiliens, la hispana resiliencia, la kataluna Resiliència, la portugala Resiliência, la itala resilienza, la hungara reziliencia, la slovena rezilienco, la serba Резилијенција (reziliencija).
  2. En "Mémoire de singe et paroles d'homme" (Memoro de simio, paroloj de homo).
  3. france Coordination française de la décennie 2001-2010 pour une culture de non-violence et de paix.
  4. "Entretien : Boris Cyrulnik, la confession", "Le Point", 19an de septembro 2008.
  5. Une jeunesse douloureuse, André Royer.
  6. Une jeunesse douloureuse, André Royer Dokumentara filmo "Boris Cyrulnik, l'affrontement du malheur" (Boris Cyrulnik — la konfrontado kun la malfeliĉo), de Youki Vattier, 2005, serio l'Empreinte (disaŭdigita de la TV-kanalo "France 5" la 13an de marto 2009).
  7. Une jeunesse douloureuse, André Royer.
  8. Une jeunesse douloureuse, André Royer.
  9. "Le Point", jam citita.
  10. "Le Point", jam citita.
  11. LeJDD.fr, 30an de aŭgusto 2007 Retejo de la semajngazeto "Le Journal du Dimanche".
  12. "Sciences et Avenir" decembro 2008.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas esence el la franclingva versio de Wikipedia.