Boris Vian

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Boris VIAN (10-an de marto 1920, Ville-d'Avray (Hauts-de-Seine), Francio - 23-an de junio 1959, Parizo) estis franca verkisto, inĝeniero, inventisto, poeto, kant-verkisto, kritikisto, kaj ĵazisto. Al tiuj kapablecoj, oni aldonu iliajn aliajn kapablecojn, kiel parolisto, scenaristo, kaj tradukisto. Li ankaŭ publikigis librojn sub la pseŭdonimoj Vernon Sullivan, Bison Ravi, Baron VisiBrisavion.

Enhavo

[redaktu] Biografio

Kiel knabo, lin tro kovis liaj gepatroj, pro kor-malsano. Li parolos pri tio en L'Herbe Rouge (la ruĝa herbo), kaj eĉ pli en L'Arrache-cœur.

Je 1939, li eniras la inĝenieran lernejon Ecole Centrale. Poste laboras kiel inĝeniero en la prinorma franca asocio (AFNOR) ĝis 1946. Tiam li profitas la libertempon por verki kaj muziki.

Li vizitas la parizajn kafejojn, kie li renkontas la tiamajn intelektulojn kaj artistojn : Jean-Paul Sartre, Raymond Queneau, Simone de Beauvoir, Juliette Gréco, Marcel Mouloudji, aŭ Miles Davis.

Pro lia unua verko (sub la plumnomo Vernon Sullivan), kiu estas J'irai cracher sur vos tombes (Mi iros kraĉi sur viaj tomboj, 1946), li estas kondamnita en 1950. Kiel Vernon Sullivan, li ankaŭ skribas Les morts ont tous la même peau, Et on tuera tous les affreŭ kaj Elles se rendent pas compte.

Sed se tiuj verkoj ebligis lin gajni monon, ili kaŝis liajn aliajn verkojn, sub lia vera nomo. Suferante pro tio, li decidas ŝtopi la verkadon.

Ĵaz-fervorulo, li muzikas, laboras ĉe Philips , kaj kronikas en la ĵaz-gazeto Jazz Hot. Henri Salvador diris : "li amis ĵazon, vivis nur por ĵazo kaj parolis en la ĵaza lingvo".

1951 kaj 1952 estas malbonaj jaroj : li ĵus forlasis lian edzinon, kaj malfacile vivas per liaj tradukoj, en eta ĉambro. Li ne plu povas pagi la impostojn. Sed dank'al lia amika kunlaboro kun la kolegio de sciencoj pri elpensaĵaj solvadoj, li povas liberpense krei inventaĵojn. Je 1954, li edziĝas al Ursula Kübler.

Li aktoras en teatraĵoj kaj en kelkaj filmoj.

Je la mateno de la 23-a de junio 1959, Boris Vian spektas filmon adaptitan el unu el liaj verkoj. Li tre ofte diris ke li malŝatas tiun filmon, kaj kelkaj minutoj post la eko li mortas pro infarkto.

Lia famo pliboniĝis dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, speciale dum Majo 1968. La junuloj ŝatas lin pro lia eterna juneco en kiu ili sin rekonas.

[redaktu] Verkoj

Li verkis dek unu romanojn, kvar poezio-librojn, plurajn teatraĵojn, novelojn, multajn primuzikajn kronikojn, kino-scenarojn, centojn da kanzonoj (por Serge Reggiani kaj Juliette Gréco interalie)...

La romanoj verkitaj sub lia propra nomo estas pli fantaziaj, burleskaj kaj poeziaj. La plej konataj estas L'Écume des jours kaj L'Automne à Pékin.

Lia plej konata kanzono estas Le déserteur (La Dezertonto aŭ La Dezertinto, esperantigis Georges Lagrange kaj poste Renato Corsetti), kontraŭmilitarista kanto, verkita dum la fino de la unua indoĉina milito kaj ne longe antaŭ la komenco de la milito de Alĝerio. Tri esperantaj versioj ekzistas, vidu ĉi tie. Pro tiu kanzono, lin minacis faŝistoj. Ĝi pli famis post lia morto.


[redaktu] Romanoj kaj noveloj

[redaktu] Teatraĵoj

[redaktu] Poezioj

[redaktu] Eseoj

  • Manuel de Saint-Germain-des-Prés, 1951.
  • En avant la zizique...Et par ici les gros sous, Le Livre contemporain, 1958.

[redaktu] Kanzonoj

Interalie :

  • Le Déserteur, 1954
  • La Complainte du progrès, 1955
  • La Java des bombes atomiques, 1955
  • Le Petit Commerce, 1955
  • Le Blouse du dentiste
  • Les Joyeŭ Bouchers
  • Fais-moi mal Johnny
  • L'Arbre des pendus
  • Mozart avec nous