Bornea perdriko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bornea perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. hyperythra
Arborophila hyperythra
(Sharpe, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg

La Bornea perdriko (Arborophila hyperythra) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Foje estas inkludata en propopinta superspecio formata de A. javanica, A. orientalis kaj A. brunneopectus.

Ĝi troviĝas en la insulo de Borneo, kio nomigas la specion, en teritorioj de Indonezio kaj Malajzio (norde). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Estas perdriko de oranĝeca kapo kaj oranĝecbruna brusto. La ventro estas blanka kun tre markata nigraj flankoj kun blankaj makuloj. Estas ruĝa okulringo kaj nigraj krono kaj orelmakulo. La dorso estas tre strieca kaj la kruroj ruĝaj.

Oni agnoskas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • hyperythra (Sharpe, 1879) – montoj de norda kaj centra Borneo.
  • erythrophrys (Sharpe, 1890) - Monto Kinabalu, Sabaho (nordorienta Borneo), ĝi estis foje konsiderata kiel meritanta traktadon kiel separata specio.

Referencoj [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj