Borneolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borneolo
Molekula strukturoMolekula strukturo
dekstrorotacia borneolo kaj levorotacia borneolo
Molekula strukturo
Bastona kemia strukturo de la borneolo
sen la hidrogenatomoj
Alternativa(j) Nomo(j)
  • Bornila alkoholo
  • Malaja kamforo
  • Endo-borneolo
  • Sumatra kamforo
Kemia formulo C10H18O
PubChem-kodo 6552009
ChemSpider kodo 5026296
CAS-numero-kodo
Kemiaj proprecoj
Aspekto senkolora kristaleca solido
kun akra kamforeca odoro
Molmaso 154.249 g mol−1
Smiles O[C@H]1C[C@H]2CC[C@]1(C)C2(C)C
Denseco
  • 1.011 g/cm3 (20 °C)
Refrakta indico  1,502
Fandopunkto 208 °C (406 ; 481 K)
Bolpunkto 213 °C (415 ; 486 K)
Ekflama
temperaturo
65 °C (149 ; 338 K)
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 2480 mg/kg (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11
Sekureco S16
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H228
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P240, P241, P280, P370+378
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Borneolo estas ducikla unuterpena alkoholo, komponita de du izoprenaj ringoj kunfanditaj, kiu igas ĝin pli granda ol la unuterpenoj kiel limoneno, kaj eĉ pli malgranda ol la seskviterpenoj kiel la kariofileno. Borneolo estis unue menciita en la Okcidenta Medicino en 1888 de Dro. Ralph Stockman, kiu kondukis la unuajn dokumentitajn eksperimentojn en la Universitato de Edinburgo[3].

Ĝi estas produktita per vapordistilado de pluraj plantoj, kaj nature okazas en esencoleoj de la pinacaj specioj kaj en la citroneloleo. Krom la sennombraj medicinaj proprecoj, borneolo same estas natura insektoforigilo, tiel evitante malsanojn kiu estas transmisieblaj de moskitoj, puloj kaj aliaj pestovektoroj. Esploroj faritaj rivelis ke borneolo povas esti efika kontrolmetodo de malsanvektoroj en la batalo kontraŭ la Okcidentnila viruso kaj aliaj moskitoj portantaj patogenojn.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Borneolo estas facile oksidebla al ketono estigante la kamforon. Bornelo estas sintezebla per reduktiĝo de la kamforo, kies reakcio estis disvolvita de Mirvajno-Ponndorf-Verley. La reduktiĝo de la kamforo per natria borohidrido (rapida kaj neinversigebla) estigas la izomeron izoborneolon kiel reakciprodukto kinete kontrolita. La borneolo estas facile esterigebla kun acidoj, sed tiu metodo ne estas uzata industrie. Borneolo estas artefarite sintezebla elde pinenoj kun diluitaj acidoj, kaj sekva hidrolizo de la rezultantaj esteroj.

Sintezo de la borneolo[redakti | redakti fonton]

Sintezo de borneolo per reduktiĝo de la kamforo

Sintezo de la kamforo[redakti | redakti fonton]

Sintezo de kamforo per oksidado de la borneolo

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ĉina medicino la borneolo estas uzata en kazoj de gorĝo- kaj dento- doloro, gripo, brusta kaj stomaka streĉoj, konjunktiva kongesto, ŝvelaĵo, vermoj kaj disenterio. Plej ofte borneolo estas uzata pli topike ol interne. Ĉi-uzoj estas sennombraj, ĉefe por vundoj, brulvundoj, reŭmataj doloroj, hemoroidoj, haŭtomalsanoj, buŝ-, okul-, orel- kaj naz- ulceroj. Borneolo estas uzata en religiaj ritoj, kaj okaze en sapofabrikado. La izoborneolo estas produktebla varmigante borneolon kun anhidra acetata acido en la ĉeesto de sulfata acido. La borneolo posedas proprecojn kontraŭdolorajn, antibakteriajn, antifungajn, kontraŭinflamajn, kaj antioksidajn. Ĝi kelkfoje povas anstataŭi la lidokainon kiel topika anestezilo.

Plantoj enhavantaj borneolon[redakti | redakti fonton]

Izomeroj de la borneolo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]