Bornholm
El Vikipedio
| Bornholm | ||
|---|---|---|
| Situo | Balta Maro | |
| Geografia situo | 55° 8′ N, 14° 55′ O55.12714.914Koordinatoj: 55° 8′ N, 14° 55′ O | |
|
|
||
| Areo | 588,40 | |
| Ŝtato | ||
| Loĝantaro | 44 936 (1995) | |
| Flago de Bornholm | ||
Bornholm [bɔʀnˈhɔlʔm] estas rokoza insulo en la Balta Maro, inter Svedio kaj Pollando; ĝi estas dana teritorio en tiuj orientaj provincoj, kiujn alie regas Svedio. La flago (neoficiala, iomete ŝerce uzata) kaj la dialekto indikas tion.
Bornholm distancas ĉ. 150 km de la dana ĉefurbo Kopenhago, sed nur ĉ. 40 km de la svedia bordo. Pro sia distanco al la cetera Danio ĝi foje aperas sur mapoj de Danio en aparta kadro. Komunume apartenas al ĝi la insuletoj Christiansø, Frederiksø kaj Græsholm.
Ĉefaj entreprenoj sur la insulo estas perargila potfarado, horloĝeg-produktado, lakto kaj fromaĝo, kaj fiŝado. Somere gravas la turismo.
Komunumoj [redakti]
La plej grandaj komunumoj de Bornholm, ordigitaj laŭ sia loĝantaro je 2006-01-01:
|
|
|