Bornitrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bornitridobora nitrido (kun kemia formulo BN) estas bor-nitrogena kemia kombinaĵo, kiu ekzistas en 4 modifaĵoj.

La kubforma β-bornitrido (borazono) estas dura materialo kun duona dureco ol tiu de diamanto. Ĝi gravas ĉefe kiel akrigaĵo ĉe prilaboro de ŝtalo, ĉar ĝi –  male al diamanto  – ne povas fordoni karbonon je temperatura influo al la ŝtalo (karbido). Sinteza aŭ natura diamanto uzatas kiel akrigaĵo por durmetaloj (volframkarbid-kobalta "alojo"), glaso kaj naturŝtono.

Oni uzas kuban bornitridon (kBN) kiel ekonomie plej efikan akrigaĵon por ŝtalo (plej bone ekde 55 Rc).

La grafitsimilaj heksagonalaj modifaĵoj de bornitrido uzatas kiel lubrikaĵoj ("neorganika grafito"). Ĉe alta temperaturo kaj granda premo transformiĝas ĝi de la heksagonala en la kuba modifaĵo, analoge al transformiĝo de grafito al diamanto. Ambaŭaj bornitrid-modifaĵoj estas senfinaj kaj ne kondukas kurenton.

Al la bornitrido estas tre simila la titankarbido kaj titannitrido.

sekurecaj preskriboj[redakti | redakti fonton]

Bornitrido, laŭ EK-direktivoj ne estas danĝera materialo (eĉ por akvo) kaj tiel oni ne povas atentigi pri tio.