Borovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo Borovsk
Centre de la urbo

Borovsk (ruse Боровск) estas historia urbo en Kaluga provinco de Rusio. Ĝi estas centro de distrikto Borovsk.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 55°12' norde, longitudo 36°29' oriente[1]. Kodo de OKATO estas 29206501. La interurba telefona kodo estas 08438, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Borovsk situas sur montetoj norde de Kaluga provinco sur du bordoj de rivero Protva (ruse: Протва), maldekstra enfluanto de Okao.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Pafnutij

Unuaj jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Unuafoje Borovsk estis menciita en historia dokumento en 1358, sed la urbo ekzistis jam en la 13-a jarcento[2]. Ĝi dum longa tempo apartenis al princlando Serpuĥov-Borovsk. En 1380 la loka princo Vladimir Andrejeviĉ kun sia taĉmento partoprenis la batalon sur kampo Kulikovo.

Vido de sur la monteto de Kremlo

Post fino de la princlando en 1456 Borovsk kun siaj ĉirkaŭaĵoj estiĝis en konsisto de Moskva princlando.

Sur la plej alta punkto de la urba teritorio situis Kremlo (fortikaĵo) kun princa palaco. La ligna muro forbrulis en 1634.

En 1444 apud la urbo estis fondita monaĥejo Borovskij. Ĝin fondis estinta monaĥo de apuda monaĥejo Pafnutij (Parfenij) poste deklarita sanktulo. La monaĥejo subtenis politikon de Moskva Regno kaj ĝis la fino de 16-a jarcento fariĝis riĉa terposedanto.

Post akcepto de Borovsk en teritorion de Moskva Rusio tie loĝadis princaj taĉmentestroj.

Granda Malordo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 16-a jarcento en Rusio grave plifortiĝis servuteco kio kaŭzis amasajn ribelojn de kampuloj kontraŭ la registaro. Tiam aperis organizantoj kiuj gvidis popolan lukton kontraŭ aganta ŝtata reĝimo. Lokaj loĝantoj same kiel en aliaj regionoj subtenis movadon de Ivan Bolotnikov (entute ĝin partoprenis pli ol 70 urboj).

Samtempe sur periferioj de la ŝtato aperis multe da antaŭe nekonataj homoj kiuj uzis subtenon de popolo por realigi siajn proprajn politikajn ambiciojn. En 1610 okazis grandega batalo inter armeo de Lĵedmitrij la Dua (lin subtenis polaj kaj rusaj feŭdestroj ne konsentantaj kun politiko de Moskvo) kaj malgranda moskva taĉmento gvidata de princo Miĥail Volkonskij. Post 10-taga sieĝo de Borovskij monaĥejo ĝi kaj la urbo estis detruitaj. Pereis - oficiale - 12 mil homoj (tamen, verŝajne, ĉi-kvanto estis sufiĉe artefarite plialtigita de aŭtoro).

Poste la urbo estis plejparte restarigita. Al la 17-a jarcento apartenas multaj detalaj statistikaj proskriboj de urboj. Do, ekzemple, en 1685 en Borovsk ekzistis 290 kortoj; 75 procentoj de loĝartaro okupiĝis pri legomĝardena laborado kaj komerco pri manĵaĵoj[3].

"Bojarino Morozova" - pentraĵo de Surikov (Tretjakova galerio, Moskvo)

Centro de rusiaj malnovritanoj[redakti | redakti fonton]

Post famaj reformoj en la rusa ortodoksismo Borovsk fariĝis unu el la plej gravaj centroj de malnovritanoj (ankaŭ nomata Raskol).

Unu el la plej bone konataj kontraŭuloj de Nikona reformo estis ĉefpastro Avvakum. Dufoje - ekde la 9-a de marto 1666 ĝis la 13-a de majo 1666 kaj ekde la 5-a de septembro 1666 ĝis la 30-a de aprilo 1667 li estis prizonigita en la monaĥejo de Borovsk. Li tenis sin tiel ke fakte lin subtenis anoj de la monaĥejo. Pri sia vivo en Borovsk Avvakum rakontis en sia vivpriskribo.

Aliaj famaj ideologistoj de Raskol - bojarino Morozova kaj ŝia fratino Urusova - ankaŭ estis malliberigitaj en Borovsk. Tie ili mortis kaj estis entombigitaj.

Ĝis 1917 70% de loĝantaro estis malnovritanoj.

Monumento de Ciolkovskij

18-a kaj 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de Petro la Unua Borovsk eniĝis en Moskvan gubernion.

En 1777 estis akceptita ĝia blazono. Laŭ statistiko, en Borovsk tiam estis 5175 loĝantoj, 714 domoj kaj 11 preĝejoj.

En oktobro 1812 tie ripozis Napoleono Bonaparte dum la Franca invado al Rusio (la domo kie li loĝis restis ĝis nun). Dum tiuj eventoj la urbo estis evakuita.

Dum la 19-a jarcento en Borovsk disvastigiĝis metioj kaj aperis manfarejoj. En la 1830-aj jaroj en la urbo jam funkciis kelkaj dekoj da entreprenoj (fabrikoj, manufakturoj ktp.) Tamen plua serioza evoluo de ekonomio ne okazis pro manko de bonaj transportaj vojoj (la plej gravaj vojoj trapasis preter la urbo).

En Borovsk vivis kaj laboris famaj filozofoj, kreintoj de filozofio de "kosma teorio": Nikolaj Fjodorov kaj Konstantin Ciolkovskij. Ciolkovskij ekde 1887 ĝis 1891 instruis en lernejo de Borovsk.

Borovskij monaĥejo

20-a jarcento kaj nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Post la Oktobra revolucio de 1917 Borovsk kaj ĝia ekonimio plu evoluis. Lokaj fabrikoj estis ŝtatigitaj.

En 1918-1920 la monaĥejo Borovskij ĉesis funkcii kaj restis kiel muzeo. El la monaĥejo Borovskij oni forprenis multekostajn aĵojn por helpi al malsatuloj, kion dekomence kontraŭis riĉaj ortodoksistoj. En 1923 la muzeo evoluis kaj pligrandiĝis. Ĝi estis populara historia muzeo kaj ekzistis ĝis 1991 kiam la Rusa Ortodoksa Eklezio denove ekposedis ĝian teritorion.

Dum la Dua mondmilito Borovsk estis okupita de faŝista armeo ekde la 14-a de oktobro 1941 ĝis la 4-a de januaro 1942. Ekde 1944 ĝi apartenas al tiam organizita Kaluga provinco.

Komence de la 21-a jarcento Borovsk estas malgranda urbo kun 12 mil loĝantoj. Multaj entuziasmuloj okupiĝas pri regionografio de Borovsk, funkcias urbaj muzeoj kaj bibliotekoj.

Samtempe en la urbo aperis nova interesa vidindaĵo: pentristo Vladimir Ovĉinnikov ornamis multajn konstruaĵojn per siaj bildoj[4]. En Borovsk estis pli ol cent bildoj dediĉitaj al historio de la urbo kiuj rapide fariĝis famaj en Rusio kaj eksterlande. Tamen jam post kelkaj jaroj la nova urbestro ordonis neniigi ilin[5] (en 2012 kelkaj bildoj ankoraŭ videblas)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj[6]:

Jaro Loĝantaro (miloj)
1856 9,1
1897 8,4
1913 9,7
1926 5,8
1931 8,4
1959 10,9
1970 12,3
1979 13,6
1989 13,4
1992 14,6
1996 14,6
1998 14,4
2000 14,1
2001 13,9
2003 11,9
2005 11,7
2006 11,7
2007 11,8
2008 11,8
2010 11,7
2011 12,3
2012 12,1

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervojo en Borovsk ne ekzistas. La plej proksima fervoja stacio situas en la urbo Balabanovo de distrikto Borovsk. De la stacio "Balabanovo" ekzistas regula trafiko ĝis centro de Borovsk.

Borovsk estas kunligita per loka publika trafiko (aŭtobusoj, marŝrutkoj) kun Obninsk, Balabanovo kaj proksimaj setlejoj[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pagaro pri urboj de Rusio ruse
  2. Dmitrij Malinin. "Калуга. Опыт исторического путеводителя по Калуге и главнейшим центрам губернии" (jaro 1912)
  3. "Боровский край в истории России"
  4. Pentraĵoj de Ovĉinnikov angle
  5. Historio de konflikto inter Ovĉinnikov kaj urba estraro ruse
  6. Enciklopedio "Moj gorod" ruse
  7. Horaro de aŭtobusoj ruse

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]