Borsalino (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Borsalino estas filmo de Jacques Deray aperinta en 1970 laŭ Bandits à Marseille verkita de Eugène Saccomano. Ekzistas daŭrigo, Borsalino & Co aperinta en 1974.

Temo

Marsejlo en 1930. Roch Sifredi, juna eta gangstero ĵus liberigita el karcero, decidas retrovi sian kunulinon, Lola. Tamen dum li estis en karcero, tiu ĉi enamiĝis al iu François Cappella, ankaŭ gangstero. Post sturma renkontiĝo, ambaŭ viroj amikiĝas kaj decidas kune konkeri la urbon. Senskrupulaj kaj imagoplenaj, ili atakas surlokajn gangsterojn kaj eliminas ilin unu post la alia. Ili sukcesas ekregi Marsejlon, fronte al senpova polico...

Komentario

La filmo inspiriĝus el la duopo Paul Carbone-François Spirito, elstaraj reprezentantoj de la marsejla mafio dum la 1930-aj jaroj.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Eksteraj ligiloj