Borussia Mönchengladbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borussia Mönchengladbach
futbala klubo
Kluba nomo  Borussia VfL 1900 Mönchengladbach
Fondita  1-a de aŭgusto 1900
Stadiono  Borussia-Park
Kapacito  54 067
Prezidanto  Rolf Königs
Trejnisto  Lucien Favre
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22  10-a pozicio
Oficiala retejo  www.borussia.de
Hejme
Ekstere
vdr

Borussia Mönchengladbach (plena nomo: Borussia Klub für Leibesübungen 1900 Mönchengladbach) estas futbalklubo en la germania urbo Mönchengladbach - parto de la regiono Niederrhein, "malalta Rejno", kiu etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Rejno nordokcidente de la urbo Duseldorfo ĝis la german-nederlanda limo.

futbalistoj de FC Borussia en la jaro 1900
historia blazono

La klubo havas la emblemajn kolorojn nigro, blanko kaj verdo, kaj komence de la jaro 2012 havis 50 000 membrojn. Ĝi aparte konatas pro sia sekcio de vira futbalo, el profesia kaj neprofesiaj viraj kaj aldone multaj knabaj teamoj, sed krome havas ankaŭ sukcesajn sekciojn pri virina futbalo, pri manpilko kaj pri tabloteniso, ĉiuj kun plenaĝaj kaj junulaj teamoj. La unua vira teamo de futbalo en 1965 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga - kaj de tiam kontinue estas unu el la plej bonaj germanaj teamoj de futbalo: ĝis la somero de 2012 ĝi atingis kvin titolojn de naciaj futbalaj ĉampionoj, trifoje gajnis la nacian futbalan pokalon DFB-Pokal kaj dufoje gajnis la eŭropan trofeon UEFA-pokalo, ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA. En la eterna tabelo de la nacia ligo Bundesliga la klubo post la sezono 2013/2014 havas la sesan pozicion. La aparte rapida kaj atakema ludmaniero, per kiu la teamo en la 1970-aj jaroj per grandparte aparte junaj futbalistoj dominis la nacian ligon, alportis al ĝi la kromnomon Fohlenelf - "ĉevalida dekunuopo".

Kapitala societo de la nomo Borussia VfL 1900 Mönchengladbach GmbH vivtenas la sekcion pri profesia futbalo. La kluba estraro laŭ la stato de somero 2012 konsistas el la kluba prezidanto Rolf Königs, el vicprezidantoj Siegfried Söllner kaj Rainer Bonhof, el ekstrejnisto Hans Meyer kiel plia estrarano, krome el afergvidanto Stephan A.C. Schippers kaj sporta direktoro Max Eberl.

Klubofonda historio[redakti | redakti fonton]

sezonoj 1900 - 1933
sezono pozicio goloj poentoj
1900−1904 neniu partopreno
3-a klaso 2-a distrikto 1904/05 1 - 3:1
1905/06 − neniu partopreno
2-a klaso 2-a distrikto 1906/07 1 25:8 16:0
2-a klaso 2-a distrikto grupo B 1907/08 3 19:13 11:9
B-klaso grupo suda 2-a distrikto 1908/09 1 9:3 10:7
A-klaso 2-a/I2-a distrikto 1909/10 4 12:12 28:29
A-klaso 2-a/5-a distrikto grupo okcidenta 1910/11 5 21:15 48:31
A-klaso suda Rejn-distrikto grupo norda 1911/12 1 25:3 53:10
ligo Malsupra Rejno 1912/13 6 18:18 31:33
distrikta ligo norda Rejn-distrikto 1913/14 3 15:13 17:20
distrikta ligo M.-Gladbach | 1914 ĝis 1915, pli frua sezonfino post la komenco de la Unua Mondmilito
norda Rejn-distrikto M.-Gladbach 1915/16 2 14:6 31:23
pli frua sezonfino de 1916 kaj sekva paŭzo pro la Unua Mondmilito
distrikta ligo M.-Gladbach 1918/19 - -
distrikta ligo okcidenta Rejn-distrikto 1919/20 2 31:13 57:32
distrikta ligo okcidenta Rejn-distrikto 1920/21 2 24:12 63:33
Rejn-regiona ligo 1921/22 3 24:12 53:30
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1922/23 3 13:7 23:12
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1923/24 2 14:6 38:15
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1924/25 5 11:9 33:14
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1925/26 2 16:4 43:18
Rejn-distriktara ligo grupo 1 1926/27 2 21:27 54:27
Rejn-distriktara klaso grupo 2 1927/28 2 25:3 61:22
Rejn-distriktara klaso grupo 1 1928/29 1 37:7 76:23
Rejn-distriktara ligo 1929/30 4 30:18 68:50
Rejn-distriktara ligo grupo 2 1930/31 8 16:24 31:51
Rejn-distriktara ligo grupo 1 1931/32 5 18:18 45:45
Rejn-distriktara ligo grupo 2 1932/33 8 22:22 45:36
verde: avanco al pli alta ligo

Kiel antaŭaĵo de la klubo Borussia Mönchengladbach konsideratas grupo da futbalistoj, kiu la 17-an de novembro 1899 post la malmembriĝo el la sporta klubo Germania en la gastejo „Anton Schmitz“ en la urboparto Mönchengladbach-Eicken fondis "futballudan komunumon" je la nomo FC Borussia. Borussia estas la latina nomo de Prusio, al kiu la urbo Mönchengladbach apartenis ekde 1815 - la nomero kompreneblas kiel esprimo de lojaleco al tiu ŝtato.

La futballuda komunumo komence de la jaro 1990 membriĝis en katolika societo de la urboparto Eicken, kiu jam havis futbalejon. La 1-an de aŭgusto 1900 la futballuda komunumo fondis la klubon Fußballklub Borussia 1900. Post unuaj sportaj sukcesoj kontraŭ najbaraj kluboj la klubo en februaro 1903 decidis celi al pli regulaj matĉoj kontraŭ aliaj teamoj, kaj aliĝis al la en 1898 fondita okcidentgermana ligo de futbalo, kiu kovris pli malpli la teritorion de la nuna federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Tio gvidis al organizaj problemoj en la katolika societo, kaj en majo 1903 la klubo decidis pri malmembriĝo katolika societo kaj pri sekva sendependeco. La 23-an de marto 1910 loka juĝejo registris la klubon je la nomo Borussia 1900 M.gladbach - kiel numero 30 de la kluba registro.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]