Borut Pahor
| Borut Pahor | |
|
ĉefministro de Slovenio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: novembro 2008 |
|
| Antaŭulo | Janez Janša (2004-2008) |
|---|---|
|
|
|
| Naskiĝo | 2-a de novembro 1963 en Postojna, Slovenio |
| Nacieco | |
| Politika partio | Socialdemokratoj de Slovenio |
Borut PAHOR (naskiĝis la 2-a de novembro 1963 en Postojna) estas slovena politikisto. Li estas membro de la socialdemokratio politika partio Socialni demokrati. Ekde novembro 2008 li estas la ĉefministro de Slovenio.
En 1987 Borut Pahor diplomiĝis pri politika scienco kun la fokuso de internaciaj rilatoj. De 1990 ĝis 1992 li estis ano de la parlamenta kunveno de la Respubliko Slovenio, de 1992 ĝis 2000 ano de la Nacia Kunveno de la Respubliko Slovenio, kaj fine ĝis 2004 prezidanto de la Nacia Kunveno de la Respubliko Slovenio. En 2004 li kiel kandidato de la partio Socialni demokrati elektiĝis membro de la Eŭropa Parlamento kaj membris en la frakcio de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.
Ekde la jaro 1997 li estis prezidanto de la partio "Unuiĝinta Listo de la Socialdemokratoj" (slovene Združena lista socialnih demokratov aŭ ZLSD) en Slovenio, En 2005 la partio transformiĝis al la nova partio Socialdemokratoj de Slovenio, kaj li restis ties prezidanto.
La 21-an de septembro 2008 lia partio kun li kiel pinta kandidato gajnis la parlamentan baloton en Slovenio. La 7-an de novembro 2008 la parlamento nomumis lin ĉefministro de Slovenio. Sian membrecon en la Eŭropa Parlamento li finis la 14-an de oktobro 2008, kaj lian parlamentanecon transprenis Aurelio Juri.
La antaŭritme okazigitan parlamentan baloton de la 4-a de decembro 2011 gajnis la nur du monatojn antaŭe fondita partio de la ĝisnuna urbestro de Ljubljano, Zoran Janković, kiu do transprenos de Borut Pahor la postenon de nacia ĉefministro.
[redakti] Retaj ligiloj
|
||||||