Bory-burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotoj pri Bory-burgo
Fronto de Bory-burgo
Korto de la burgo
Vido de la burgo

Bory-burgo estas burgo-muzeo en Hungario, en urbo Székesfehérvár, kiun Jenő BORY [bori] konstruis inter 1923-1964.

Jenő Bory (18791959) estis universitata instruisto pri konstrutekniko en Budapeŝto, sed li estis ankaŭ poeto, skulptisto kaj pentristo. Li aĉetis parcelon en viteja parto de Székesfehérvár kaj dum la someroj li propramane konstruis la burgon. Li tie loĝis kun la familio kaj ankaŭ nun la posteuloj tie loĝas. Li preskaŭ la unua uzis la betonon en Hungario.

La betona burgo altas 30 m-ojn de la keloj ĝis la turopintoj. Ĝi havas 7 turojn, 30 ĉambrojn. La korto estas impona ĝardeno. Escepte la loĝejon la tuto estas muzeo, kie estas videblaj skulptaĵoj, pentraĵoj kaj poemoj de Bory. La muzeo, kiel privata muzeo, eĉ dum la socialismo daŭre funkciis. Li faris skulptaĵojn precipe pri hungaraj figuroj, sed ankaŭ pri la familio. La originoj estas videblaj dise en la tuta Hungario, tie estas precipe la originaj gipsaj formoj.

Ankaŭ edzino kaj filino de Bory pentris pentraĵojn por la muzeo. La burgo estas grava vidindaĵo en la urbo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]