Boŝkoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boskovich)
Saltu al: navigado, serĉo
Pastroj Scienculaj
Astronomio, matematiko, fiziko
Nomo Rogero Josefo
Kromnomo Boscovich (kroate: Ruđer Bošković)
Naskiĝdato 8-a de majo 1711, filo de almigrinta itala familio
Naskiĝloko Ragusa (iama Ragusa Respubliko, hodiaŭ Dubrovnik en Kroatio)
Mortodato 13a de februaro 1787 en Milano
Aktiveco Astronomo, matematikisto kaj fizikisto
Civila statuso Jezuito. Studis, vivis kaj instruis preskaŭ ĉiam en Italio
Aliaj aktivecoj Poeto, filozofo, diplomato
Sekso Viro

Boskovich, (kroate Josip Ruđer Bošković, itale Ruggiero Giuseppe Boscovich, france Roger Boscovich), laŭnome Roĝero Jozefo Boskoviĉ, estis scienculo de la 18-a jarcento kiu ege influis la sciencajn esplorojn de sia tempo kaj de la estontaj jarcentoj. Li naskiĝis en teritorio hodiaŭ kroata tiam sendependa respubliko, sed lia sciencula laboro disvolviĝis precipe en Italio kaj en eŭropaj landoj kiel Francio kaj Anglio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jezuita, Boskovich studis ĉe Roma Kolegio kaj ekprofesoris pri matematiko ĉiam en Romo 1740. Ekde siaj ekesploroj li komencis ellabori teorion pri la strukturo de la mondo fondita sur aparta leĝo de la naturaj fortoj, semitan ĉiam pli klare en verkoj De viribus vivis (1745), De lumine (1748) kaj De centro gravitatis (1751). Ĝi, tamen, trovis definitivan sistemadon en la Philosophiae naturalis theoria (1758). Li estis unu el unuaj, en kontinenta Eŭropo, akceptantoj de la prigravitaj teorioj de Isaac Newton kaj estis aŭtoro de 70 eseoj pri optiko, astronomio, gravito, meteorologio kaj trigonometrio.

La unua paĝo kun skizo de Theoria Philosophiae Naturalis 1763. La desegnaĵo 1 indikas, en la ordinato, la fortojn altirajn, en la absciso la malaltirajn, kaj en la dekstra flanko la gravitajn.

Eble pro kontraŭstaroj en la Kolegio, li en 1759 translokiĝis al Francio kaj al Anglio, kie li estis nomumita membro de la Reĝa Societo de Londono. Post vojago al Konstantinopolo por povi observi la pason de Venuso antaŭ la suno de 1763, li estis taskita pri la instruado pri matematiko ĉe la universitato de Pavio. Samtempe li estis inter la fondintoj de la astronomia Observatorio de Brera (Milano - Italio), kiun li estris laŭ kelke da jaroj. En 1773 li translokiĝis al Parizo pro la nuligo de la Jezuita Ordeno); revenis al Italio en 1782, kie publikigis la kvin volumojn de sia Opera pertinentia ad opticam et astronomiam (1785). Ekde 1782 li partoprenis – kiel fondinta membro – ankaŭ en la Akademio de la 40 [1] kiu ĝuste inkluzivis la kvardek plej famajn tiuepokajn sciencistojn.

Li okupiĝis precipe pri matematika fiziko. En sia esploro pri la formo de la Tero li proponis kaj uzis ideon minimumigi la sumon de la absolutaj valoroj de normaj diferencoj. Boskovich estis la unua kiu elpensis proceduron por la kalkuloj de la trajektorio de planedo sur bazo de tri observoj de ĝia pozicio kaj kreis novan proceduron por determini la ekvatoro de planedo.

Hipotezo Boskovich[redakti | redakti fonton]

Boskovich formulis tiun kiun historiistoj de la sciencoj nomas Hipotezo de Boskovich kiu ankoraŭ hodiaŭ estas la bazo de la fizika difino de la rigida korpo. Al li, fakte, oni agnoskas la eksterordinaran fizikan teorion, publikigitan en Vieno en 1758, kiu antaŭis la modernan atomismon: ĉiuj formoj de materio konstituiĝas el la diversaj pozicioj kaj rapidoj de unika tipo de elementaj partikloj, punktformaj, nepenetreblaj kaj flosantaj en la vakuo. Plue li establis ke, se tenitaj je ege malgrandaj distancoj, tiuj partikloj retropuŝas unu la aliajn, tiel ke ili neniam sin reciproke tuŝas, dum je malpli malgranda distanco ili sin reciproke altiras. El tiu teoria instalado sekvas multaj propraĵoj kiujn la moderna fiziko poste malkovris kaj konfirmis eĉ rilate la teniĝon de la minimumaj komponantoj de la materio, la “quark” (kvarkoj).

Boskovich projektis drenadon de Marĉoj Pontinaj ĉe Romo, kaj kiam la kupolo de la baziliko de sankta Petro ekmontris alarmajan signojn de ekruiniĝo li proponis ligi la strukturon per feraj ringoj kiuj fakte rekompaktigu la strukturon.

Li estis ankaŭ talenta poeto kaj verkis instrucelajn versojn laŭstile de Lukrecio kaj arkadiajn versojn. Li ankaŭ poetis en sia patrina Lingvo (proksimume serbo-kroata).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Lumine 1748 ;
  • De materiae divisibilitate et de principiis corporum dissertatio 1748 ;
  • De Determinada orbita planeta 1749 ;
  • Elementarum universae 1754 ;
  • De continuitatis lege et ejus consectariis pertinentibus ad prima materiae elementa eorumque vires 1754 ;
  • De lege virium in natura existentium 1755 ;
  • De litteraria expeditione per Pontificam ditionem ad dimentiendos meridiani gradus et corrigendam mappam geographicam, iussu et auspiciis Benedicti” 1755;
  • Philosophiae naturalis theoria redacta ad unicam legem virium in naturã existentium 1758;
  • De Solis ac lunae 1760, Romo, 1767. Latona poem.
  • Giornale di un viaggio da Constantinopoli in Polonia, 1762 ("Journal d'un voyage de Constantinople en Pologne", Paris 1772) ;
  • Rogerii Josephi Boscovich opera pertinentia ad opticam at Astronomiam maxima ex parte nova et omnia huiusque inmedita, in quinque tomos distributa, 1784 ;
  • De recentibus compertis pertinentibus ad perficiendam dioptricam 1767 ;
  • De orbitus cometarum determinandis ope trium observationum parum a se invicem remotarum, Parizo, 1774 ;
  • Dissertatio de maris estu;

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • R.J. Boscovich. Vita e attività scientifica, a cura di P. Bursill-Hall, Roma, Enciclopedia Italiana, 1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nun Nacia Akademio de la Sciencoj (Italio), por kiu la Verona Akademio de la 40 estis la unua nukleo