Bosmoreau-les-Mines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bosmoreau-les-Mines
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bourganeuf
INSEE kodo 23027 [+]
Poŝtkodo 23400
Kodo laŭ INSEE 23027
Politiko
Urbestro S-ro Daniel Boueyre
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 272 (1 999)
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°00′06″N 1°45′23″O  /  46.00167°N, 1.75639°O / 46.00167; 1.75639 (Bosmoreau-les-Mines) (mapo) Koordinatoj: 46°00′06″N 1°45′23″O  /  46.00167°N, 1.75639°O / 46.00167; 1.75639 (Bosmoreau-les-Mines) (mapo)
Alto 390 m - 515 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,01 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Bosmoreau-les-Mines en Francio
46° 00′ 06″ Nordo 1° 45′ 23″ Oriento / 46.0016666667 °N, 1.75638888889 °O / 46.0016666667; 1.75638888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bosmoreau-les-Mines [+]
vdr

Bosmoreau-les-Mines estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 272 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

Bosmoreau-les-Mines etendiĝas sur 9,01 km², kaj havis 272 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 30 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bosmoreau-les-Mines situas je alteco de 515 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bosmoreau-les-Mines apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Daniel Boueyre, kiu do fariĝis la loka urbestro.

La muzeo de Bosmoreau-les-Mines temas pri la 150 jaroj, dum kiuj la karbo-minejoj de la vilaĝo aktiviĝis.

Administrado

Bosmoreau-les-Mines apartenas al la kantono de Bourganeuf, kies ĉefurbo estas Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ