Bosna lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bosnia lingvo (aŭ bosna lingvo, bosnie: bosanski jezik) estas la normigita versio de la serbokroata lingvo parolata de bosnianoj. Same kiel la du aliaj serbokroataj versioj, la kroata kaj la serba, ĝi baziĝas sur la ŝtokava dialekto. Kvankam ofte traktita kiel propran lingvon post la disfalo de Jugoslavio, lingvistoj ankoraŭ traktas ĝin kiel parton de la serbokroata, ĉar la diferencoj inter la versioj ne estas pli granda ol inter la amerike kaj la brite angla. Proksimume 2 milionoj da homoj parolas la bosnian en Bosnio kaj Hercegovino. Pli ofte la bosnia estas skribata per la latina alfabeto, sed kelkfoje ankaŭ per la cirila.

La bosnia diferencas ĉefe en la leksiko, ĉar ĝi prenis multajn fremdajn vortojn el la turka, araba kaj persa.

Vidu ankaŭ