Bosnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotokunmetaĵo de bosniaj vidindaĵoj
Bosnio
geografia regiono
regionohistoria regiono [+]

LandoBosnio kaj Hercegovino

- koordinatoj44° 9′ 36″ N, 17° 46′ 48″ O (mapo)44.1617.78Koordinatoj: 44° 9′ 36″ N, 17° 46′ 48″ O (mapo)
Areo41 000 km² (4 100 000 ha) [+]


Bosnio (Tero)
Bosnio (Tero)

Bosnio (Bosnio)
Bosnio (Bosnio)
DEC

Map
Bosnio
Vikimedia Komunejo:  Bosnia and Herzegovina [+]
vdr

Bosnio - eventuale alternative ankaŭ "Bosnujo", laŭ PIV ne - estas la norda parto de la lando Bosnio kaj Hercegovino, kaj konsistigas du trionojn de la landa areo. Ĝi nuntempe ne plu konsistigas administran unuon.

Skiza historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoka ŝtato: Dum 450 jaroj parto de Otomana imperio, dum 50 jaroj parto de Aŭstrio-Hungario, dum 74 jaroj parto de Jugoslavio, 1992-1995 agreso de najbaraj ŝtatoj: Serbio, Montenegro kaj Kroatio, de 1995 parto de la sendependa ŝtato Bosnio kaj Hercegovino.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Sevdalinko aŭ sevdalinka estas speco de tradicia muziko tipa de Bosnio. Tre ofte ĉi tiu nomo estas mallongigita al sevdah. Sevdalinko estas la tradicia bosnia muziko, kiu estas populara en multaj partoj de la iama Jugoslavio, inkluzive de Serbio, Kroatio, Montenegro kaj Nord-Makedonio.

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio precipe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas precipe funkcia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/04, paĝo 25: La bosna etno verkita de Senad Čolić.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.