Bosonidoj
El Vikipedio
La Bosonidoj (franclingve Bosonides) estis dinastio de la franka nobelaro. La Bosonidoj akiris sian nomon pro tio, ke pluraj membroj de la familio nomiĝis Bosono (Boson, Boso, Bozo aŭ Bouzo en variaj tekstoj...). La Bosonidoj interalie konsistigis la unuan domon de Burgonjo. Inter iliaj membroj, oni povas mencii :
- Bosono la Maljuna, fondinto de la familio.
- Bosono la 5-a de Provenco, grafo, duko, sekve reĝo de Provenco (mortis en 887)
- Richilde d'Ardennes, edzino de la franca reĝo Karlo la 2-a la Senhara
- Rodolfo de Francio, reĝo (mortis en 936)
- Bosono la 1-a aŭ "Bosono de Burgonjo", frato de la reĝo Rodolfo
- Hugo la Nigra, duko de Burgonjo (mortis en 952)
- Bosono de Arles, markizo de Transjurane
