Bosono la 1-a (Marĉo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bosono la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 10-a jarcento
Morto nekonata dato
Familio
Edz(in)o Emma de Perigueux vd
Infanoj Boso II of Périgord • Elias I of Périgord • Adalbert I La Marche vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bosono la 1-a de Marĉo (france Boson 1er de la Marche)[1] kromnomita « la Maljuna » estis grafo de Marĉo kaj de Perigordo. Laŭ la kroniko de Saint-Maixent, li estis la filo de la grafo Sulpico de Marĉo kaj postis lin je ties morto. Per sia edziĝo al Aina (Emma), filino de la grafo Bernard de Angulemo kaj de Perigordo, li fariĝis ankaŭ grafo de Perigordo. Li havis kvin filojn kaj partigis siajn bienojn inter la tri plejaĝuloj :

  • Helio la 1-a de Perigordo, kiu ricevis Perigordon,
  • Aldeberto la 1-a de Marĉo, kiu fariĝis grafo de Supra-Marĉo, poste grafo de Perigordo je la morto de sia frato,
  • Bosono la 2-a de Marĉo, kiu fariĝis grafo de Malsupra-Marĉo, poste grafo de Perigordo je la morto de lia dua frato,
  • Gausbert, kiu fariĝis monaĥo
  • Martin de Périgueux, episkopo de Périgueux de 992 ĝis 1000.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]