Boston (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boston
urbeto • eksterparoĥa areo • bazarurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo PE21
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64 600  () [+]
Loĝdenso 3 507 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 58′ N, 0° 1′ U (mapo)52.9746-0.0214Koordinatoj: 52° 58′ N, 0° 1′ U (mapo) [+]
Areo 18,42 km² (1 842 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Boston (Anglio)
Boston (Anglio)
DEC
Boston
Boston
Situo de Boston

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boston, Lincolnshire [+]
vdr

Boston [bostn] – loĝantaro 54,000 (1996) estas urbo en Anglio apud la Norda Maro en la provinco Lincolnshire.

En la mezepoko ĝi estis grava haveno por komerco kun Eŭropo. Ĝi ankoraŭ funkcias kiel komerca haveno – precipe greno, ligno, karbo, faruno, grasumo.

La ĉefaj industrioj estas agrikulturo kaj preparitaj manĝaĵoj.

Iuj el la Pilgrimantoj (Pilgrim Fathers) kiuj fondis Boston en Massachusetts devenis de aŭ estis malliberigitaj ĉi tie en 1607 antaŭ ol ili sukcesis vojaĝi al Nederlando en 1608 de la vilaĝo Immingham. Ili fine atingis Usonon en 1620. Monumento pri ili troviĝas apud la urbo.

Rimarkinda aspekto de la urbo estas la paroĥa preĝejo (14a jarcento) kun ĝia alta turo (83m) konata kiel la Bostona Stumpo (Boston Stump). Oni diras ke ĝi estas la plej granda paroĥa preĝejo en Britio.

La plejgrava bostona futbalteamo estas Boston United Football Club.