Bostono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Bostono en Masaĉuseco.
Kvartalo Back Bay en Bostono
Blazono de urbo
Por la muzikgrupo, vidu artikolon Boston (muzika grupo).

Bostono (angle: Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.

En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589.141 loĝantojn, farante sin la 20a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de preciza difino de la regiono, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.

Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskis. La centra termaso pli ol triobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.

Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somerville.

En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:

Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.

Situo

  • loko: 42°20' Norde, 71°00 Okcidente Mapo
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 5.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000)

Historio

La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum kvin jaroj antaŭ ol aliaj britaj setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj. Bostono estis fondita en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire).

En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona tea rendevuo (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775).

Famuloj

Transportoj

Esperanto en Bostono

Tie, John Fogg Twombly fondis la unuan usonan Esperanto-Grupon en 1905.

Bildaro

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la urbo (angle)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda