Bosumtwi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bosumtwi
impact crater lake [+]

LandoGanao

Supermara alteco107 m [+]
Koordinatoj6° 30′ 20″ N, 1° 24′ 33″ U (mapo)6.5055555555556-1.4091666666667Koordinatoj: 6° 30′ 20″ N, 1° 24′ 33″ U (mapo) [+]
Map
Bosumtwi
Vikimedia Komunejo:  Lake Bosumtwi [+]
vdr

Bosumtwi / Bosomtwe estas kratera lago en Ganao, Okcidenta Afriko, kiu situas en samnoma meteorita kratero. La lago havas la diametron de 8 kilometroj kaj profundon de ĉ. 80 metroj. La lago estas sen elfluo, nur vaporiĝo malgrandigas la akvovolumenon. La kratero havas diametron de 10,5 km, aĝon de 1,07 milionoj da jaroj. Tiel ĝi estas tre juna impakta kratero.

La Bosumtwi-kratero situas en kristala rokaro de la okcident-afrika ŝildo (Birimia sistemo, ĉ. 2 miliardojn aĝa). La lamenaj sedimentoj de la lago montras klimatan arkivon kaj oni efektivigis en 2004 plurajn esplorbor(ad)ojn eĉ ĝis profundo de 540 m.

Specifaĵo de la Bosumtwi-kratero estas la apero de tektitoj (impaktaj vitroj), kiuj estiĝis ĉe enbato de la meteorito kaj disflugis ĝis 1000 km al okcidento (en la hodiaŭan Ebur-Bordo). Oni konstatis estiĝon de tektito nur ĉe 4 meteoritaj krateroj el pli ol 170. El la apero kaj dividiĝo de la tektitoj, oni elkalkulis, ke la impakta meteorito havis grandon de 500 metroj kaj eniris la teratmosferon en angulo de 30–50 gradoj kaj kun rapideco de 20 km/s el oriento.