Botaŭroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Botaŭro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Botaŭroj
Nordamerika botaŭro (Botaurus lentiginosus)
Nordamerika botaŭro (Botaurus lentiginosus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Botaurus
Genroj de subdivizioj

B. lentiginosa
B. stellaris
B. pinnatus
B. poiciloptilus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Botaurus estas genro de birdoj, nome grupo de vadbirdoj de la ardea familio de Ardeedoj. Ĝi havas po ununuran reprezentantan specion en Nordameriko, Centrameriko kaj Sudameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralazio. La du nordaj specioj estas parte migrantaj, kun multaj birdoj moviĝantaj suden al pli varmaj areoj vintre.

La termino botaŭro povas esti aplikata ĉu nur por la membroj de la genro Botaurus aŭ inkludante aliajn similajn speciojn kiaj tiuj de la genro Ixobrychus kaj eĉ kun la Zigzaga tigrardeo por la tuta subfamilio Botaŭrenoj (Botaurinae). Kiam uzata por nur la membroj de la genro Botaurus plej ofte oni precizigas al Grandaj botaŭroj, diference de la Malgrandaj botaŭroj de la genro Ixobrychus.

La kvar botaŭroj de la genro Botaurus estas ĉiuj grandaj kaj fortikaj, tre striecaj brunaj birdoj kiuj reproduktiĝas en grandaj kareksejoj. Preskaŭ ĉefe nur pro la predantaj birdoj, nur la ino idozorgas.[1] Ili estas sekretemaj kaj bone kamuflaj, kaj spite sian grandon ili povas esti malfacile observeblaj escepte pro eventualaj flugoj.

Kiel ĉe aliaj botaŭroj, ankaŭ ili manĝas fiŝojn, ranojn, kaj similajn akvajn bestetojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012) “Energetics, lifestyle, and reproduction in birds”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (abstract). doi:10.1073/pnas.1206512109.