Botanika Ĝardeno de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika Ĝardeno de Berlino
Botanischer Garten und Botanisches Museum Berlin-Dahlem
Botanika ĝardeno
botanika ĝardeno • botanical museum • sekplantaro [+]

MunicipoBerlino

Koordinatoj52° 27′ 18″ N, 13° 18′ 13″ O (mapo)52.45513.3036Koordinatoj: 52° 27′ 18″ N, 13° 18′ 13″ O (mapo)
Areo0,43 km² (43 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Botanika Ĝardeno de Berlino (Berlino)
Botanika Ĝardeno de Berlino (Berlino)
DEC
Botanika Ĝardeno de Berlino
Botanika Ĝardeno de Berlino

Botanika Ĝardeno de Berlino (Germanio)
Botanika Ĝardeno de Berlino (Germanio)
DEC
Botanika Ĝardeno de Berlino
Botanika Ĝardeno de Berlino
Map
Botanika Ĝardeno de Berlino

Vikimedia Komunejo:  Botanischer Garten und Botanisches Museum Berlin [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Giganta bambuo en Granda Pavilono.
Kakta Pavilono.
Pavilono Victoria.

Botanika ĝardeno de Berlino (germane Botanischer Garten und Botanisches Museum Berlin-Dahlem pli precize en Eo: Botanika Ĝardeno kaj Botanika Muzeo Berlin-Dahlem) estas unu el la plej gravaj botanikaj ĝardenoj en la mondo, kun areo de 43 hektaroj kaj ĉ. 22.000 diversaj plantospecioj.

La ĝardeno estas lokita en Dahlem, najbare al distrikto Steglitz-Zehlendorf. Ĝi estis konstruita inter 1897 kaj 1910, sub gvido de botanikisto Adolf Engler.

Hodiaŭ, la ĝardeno estas parto de la Libera Universitato de Berlino.

La ĝardena komplekso konsistas el diversaj konstruaĵoj kaj vitrodomoj, kiel la Kakta Pavilono kaj la Pavilono Viktoria. La tuta areo de vitrodomoj estas 6,000 m². La ĝardenaj subĉielaj areoj havas la areon de 13 hektaroj. La ĝardena arboreto etendiĝas sur 14 hektaroj.

La plej konata parto de la ĝardeno estas la Granda Pavilono (La granda tropika domo), la plej granda vitrodomo de la mondo. La konstruaĵo estas ŝtalskeleta, kovrita per vitro. Ĝi altas 25 metrojn kaj larĝas 30x60 metrojn en la paŝzono. La interna temperaturo estas daŭre ĉe 30 °C kaj la aera humideco estas same granda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ludwig Diels