Botanika Ĝardeno de Bonaero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika Ĝardeno de Bonaero
Jardín Botánico de Buenos Aires
Botanika ĝardeno
botanika ĝardeno [+]

MunicipoBonaero
Koordinatoj34° 34′ 57″ S, 58° 25′ 7″ U (mapo)-34.582469444444-58.418597222222Koordinatoj: 34° 34′ 57″ S, 58° 25′ 7″ U (mapo)

Areo0,07 km² (6,9772 ha)

Fondo1937

Botanika Ĝardeno de Bonaero (urbo Bonaero)
Botanika Ĝardeno de Bonaero (urbo Bonaero)
DEC
Map
Botanika Ĝardeno de Bonaero
Vikimedia Komunejo:  Jardín Botánico de Buenos Aires [+]
vdr
Enirejo al la Botanika Ĝardeno de Bonaero el la Avenuo Santa Fe.

La Botanika Ĝardeno de Bonaero aŭ en hispana Jardín Botánico de Buenos Aires, nomita ekde 1937 "Carlos Thays" honore al pejzaĝisto Carlos Thays kiu dezajnis ĝin, kaj oficiale nomita eksde 2009 "Dirección Operativa Jardín Botánico Carlos Thays", troviĝas proksime al la arbaroj de la kvartalo Palermo de la menciita urbo.

Ties etendo estas de 69,772 m², en kiuj troviĝas pli ol 5 500 plantospecioj. Ĝi disponas ankaŭ el nombraj skulptaĵoj kiaj "La Printempo" aŭ "Ondina de Plata", "Romia Lupino", "Merkurio", "Venuso"; kaj elstaraj grupoj kiaj "Saturnalia", marmoraj statuoj kiuj estas simboloj de la eroj de la 6a Simfonio de Ludwig van Beethoven, kaj la skulpta grupo "El Despertar de la Naturaleza" (naturvekiĝo).

Posedas krome forcejon, bibliotekon, botanikan muzeon kaj Municipan Lernejon pri Ĝardenado, ĉio ĉirkaŭato de traknvilaj padoj kie piediri kaj kontempli la varian vegetaĵaron.

Ĝi estis inaŭgurita la 7-a de septembro de 1898 kaj ties administrado dependas el la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires (Bonaerurba registaro). Ekde 1996 ĝi estas Monumento Histórico Nacional (Nacia Historia Monumento).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]