Botanika ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botaniko Ĝardeno de Kuritibo, Curitiba, Brazilo.

Botanika ĝardeno estas plantejo de - ofte fremdlandaj - plantoj. La plantoj (arboj, arbustoj aŭ herboj) ofte estas aranĝitaj laŭ sia geografia deveno. Botanikaj ĝardenoj kutime estas administrataj kaj prizorgataj de universitato, ĉar tiaj kolektoj de plantospecioj prezentas tre taŭgan bazon por scienca laboro. Se la botanika ĝardeno estas aranĝita kvazaŭ arbaro, oni parolas pri Arboreto. La unua botanika ĝardeno estis fondita en 1545 en la itala urbo Padovo.

Origino, Historio

Roloj

Konservado, elsavo

vidu ankaŭ: Endanĝeritaj specioj

Esploro

Plej necesa postulo estas ke la botanikaj ĝardenoj enhavu ne nur speciojn proprajn de la regiono, sed ĉefe de aliaj regionoj kaj eĉ de aliaj mondoregionoj, tio estas ekzotaj specioj. Tiele oni povas trarigardi kiaj estas tiuj specioj alimaniere ne facile videblaj kaj krome oni povas pristudi kiamaniere ili disvolviĝas en nepropraj klimato kaj medio.

Publika plezuro kaj edukado

Por ĝenerala disvastigo kaj edukado plej parto de botanikaj ĝardenoj montras tabuletojn proksime de arboj aŭ plantoj kun desegnoj, fotoj kaj informo pri nomo (nacilingva kaj scienca) de la specio, deveno, taksonomia klasado ktp.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ