Botija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Botija [boTIĥa] (Kruĉego) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas botijeños. La censita populacio en 2007 estis de 197 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Botija estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 412 m; je 32 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 18,82 km². Situas sudoriente de la Provinco de Cáceres en la interno de ebenaĵo; ĝi limas kun la teritorioj de Torremocha, Valdefuentes, Benquerencia, Plasenzuela, Salvatierra de Santiago kaj Cáceres.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Botija inter 2001 kaj 2007
2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
171 164 154 153 148 186 197

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero kiu trapasas la ebenaĵon kie situas Botija estas la rivero Tamuja kiu trapasas la teritorion en direkto side al nordo; ĝi ricevas la akvojn de Gibranzos kaj Magasca kaj enfluas en la rivero Almonte.

La klimato estas tipe mediteranea, kun varmaj kaj sekaj someroj kaj vintroj mildaj kaj pluvaj.

La pejzaĝo estas taŭga por brutobredado kaj havas jenon:

  • Monton kie abundas mediteranea makiso (cistoj, genistoj, lavendo) inter anzinoj.
  • Paŝtejoj kie oni klarigis la makison kaj la anzinarbaron por profito de la grego.

La zoogeografio de tiu municipo estas propra de la malferma arbaro kun mediteranea flaŭro. La plej komunaj interesaj bestoj estas kuniklo, leporo kaj apro. En tiu vilaĝo oni trovis kelkajn parojn de nigra cikonio, kio pro la ĝenerala malabundo kaj malpliiĝo de la specio gravigas tiun arbaron.

Krome estas bestoj kiel vulpo, melofoino kaj granda vario de akvobirdoj, rabobirdoj kaj kadavromanĝantoj, reptilioj kaj multaj aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio de Botija, je ĉirkaŭ 2 km de la vilaĝo estas arkeologia kuŝejo de la Ferepoko, nome Tamusia, sed oni supozas, ke ne estas rilato inter tiu kaj la aktuala setlejo de Botija.

Dum la 12a jarcento okazis en tiu zono kristanaj invadoj, ĝis kiam en 1230 okazas la definitiva Reconquista kaj la Vilaĝon de Montánchez kaj ĝian Teron (al kiu apartenis Botija) ekposedis la Ordeno de Santiago, al kiu donacis la terojn la reĝo Alfonso la 9-a, kio poste revalidigis en 1231 kaj 1234 Ferdinando la 3-a. La vilaĝoj kiuj komponis la terojn de Montánchez, estis, krom la propra Montánchez, la jenaj: Albalá, Alcuéscar, Almoharín, Arroyomolinos, Benquerencia, Botija, Casas de Don Antonio, Salvatierra, Torre de Santa María, Torremocha, Valdefuentes, Valdemorales kaj Zarza de Montánchez).

Arto[redakti | redakti fonton]

Pri arkitektura elstaras la Preĝejo de Santa María Magdalena, konstruita el ŝtono, ĉefe dum la 17a jarcento, kvankam eble sur antaŭa templo. Ĝi estas rektangula kaj dividita en kvar eroj: la antaŭa havas kupolon kaj la aliaj volbojn. Ekstere estas kvadrata turo finita per ornamaĵoj. La plej grava pordego estas la norda. Interne estas diversaj retabloj, skulptaĵoj kaj pentraĵoj de la epoko de la baroko diversinteresaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]