Botykapeterd
El Vikipedio
Botykapeterd [botjkapeterd] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. Iama vilaĝo Kispeterd [kiŝpeterd] havas la titolon vinvilaĝo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 17 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0505/17.8672
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 7900
- Telefonprefikso: 73
Situo [redakti]
Botykapeterd situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. Szigetvár troviĝas 6, Szentlőrinc 12, Sellye 24 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1258 en formo "Boghka", loĝita de nobeloj. Dum la turkoj la vilaĝo daŭre restis loĝata. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ ambaŭ vilaĝojn. En 1931 Botyka kaj Kispeterd unuiĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo de 1822
- monumento pri falintoj de la 2-a mondmilito