Bou Craa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bou Craa (ankaŭ: Bu Craa, Boukraa) estas montara mineja loko kun 2519 loĝantoj (2004) en norda parto de Okcidenta Saharo. Bou Craa situas sudoriente de El Aaiun kaj kiel grandaj parto de Okcidenta Saharo, estas okupitaj fare de Maroko.

La komunumo apartenas al provinco de El Aaiun. Ĉe la loko troviĝas la plej granda deponejo de natura fosfato. La lokon ekonomie dominas la minado de la fosfato. La fosfato estas liverita per la monda plej longa liverbendo, tra 100 km en la dezerto al bordo de la Atlantiko. Dum la milita fazo de la Okcident-Sahara konflikto, la liverbendon ofte damaĝis trupooj de la okcident-sahara liberiga organizaĵo POLISARIO.

En Bou Craa troviĝas ankaŭ unu moskeo, administra konstruaĵo, vendejo.