Aubonne VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bougy-Saint-Martin)
- La mallongigo VD en Aubonne VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aubonne.

Aubonne
Blazono de Aubonne
Blazono de Aubonne
Blazono de Aubonne
Aubonne
Aubonne
Aubonne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 29′ 46″ N 6° 23′ 26″ O / 46.49611 °N, 6.39056 °O / 46.49611; 6.39056 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 46″ N 6° 23′ 26″ O / 46.49611 °N, 6.39056 °O / 46.49611; 6.39056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3015
Areo 9,38 km²
Alteco 508 m super marnivelo
Poŝtkodo 1170
Komunumkodo 5422
Mapo de Aubonne
Mapo de Aubonne
Situa mapo de Aubonne
vdr

Aubonne estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3015 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aubonne situas 8 km okcidente de la distriktĉefurbo Morges apud la samnoma rivero Aubonne. La komunumo Aubonne konsistas el la malnova urbeto Aubonne kun nova loĝkvartalo, la vilaĝo Pizy kaj la vilaĝetoj Trévelin kaj Bougy-Saint-Martin kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,38 km², de kiuj 14,7% estas kovritaj de arbaro, 66,3% servas por agrikulturo kaj 17,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aubonne limas en nordo al Montherod, en nordnordoirento al Saint-Livres, en oriento al Lavigny, en sudoriento al Etoy, en sudsudoriento al Allaman, en sudo al Féchy, en sudokcidento al Bougy-Villars, en okcidento al Essertines-sur-Rolle, kaj en nordokcidento al Gimel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Aubonne pasas la kantona ĉefvojo de Cossonay al Mont-sur-Rolle. Konekta vojo kondukas de la urbocentro al la alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 ĉe la suda komunumlimo. Pere de la buslinio de Allaman al Gimel, kiu anstataŭis traman fervojon funkcianta ĝis 1952, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aubonne datiĝas el la jaro 1177 kiel Albona. La unuaj dokumentoj, kiuj pruvas la ekziston de setlejo en Aubonne datiĝas el la jaro 1189. En la jaro 1226 la unuan fojon estis menciita civitano de Aubonee kaj el la jaro 1234 datiĝas arbitra kontrakto inter tri fratoj, kiuj estis senjoroj de Aubonne kaj en kiu la rajtoj de la urbaj civitanoj estis fiksitaj. En tiu tempo jam ekzistis defendomuro ĉirkaŭ la urbo. En la jaro 1255 Aubonne venis sub la regado de la Grafoj de Savojo. En tiu tempo la liberecoj de la urbanoj estis pli konkrete formulitaj. En la jaro 1701 Aubonne estis submetita al berna regado kaj fariĝis la ĉefurbo de la berna Voktejo Aubonne. En 1798 Aubonne estis unu el la centroj el kiuj eliris la Helveta Revolucio, kiun iniciatis subtenantoj de la Franca Revolucio. Ek de 1798 ĝis la fino de 2007 Aubonne estis ĉefloko de la Distrikto Aubonne, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]