Boulens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boulens
Blazono de Boulens
Blazono de Boulens
Blazono de Boulens
Boulens
Boulens
Boulens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 545062 / 170363 (mapo)46.6822222222226.7205555555556Koordinatoj: 46° 41′ N, 6° 43′ O; CH1903: 545062 / 170363 (mapo)
Nombro de loĝantoj 297
Areo 3,44 km²
Alteco 718 m super marnivelo
Poŝtkodo 1063
Komunumkodo 5661
Mapo de Boulens
Mapo de Boulens
Situa mapo de Boulens
vdr

Boulens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 297 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Boulens situas en nordoriento de la regiono Centro de Vaŭdo (france Gros-de-Vaud), proksimume 18 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 3 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Echallens, ĉe la orienta bordo de la rivero Mentue. La komunumo konsistas el la vilaĝo Boulens, la setlejo Moulin de l'Augine, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,44 km², de kiuj 32,3% estas kovritaj de arbaro, 61,6% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Boulens limas en nordoriento oriento kaj sudo al Montanaire, en sudokcidento al Fey, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Bercher.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Boulens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Echallens al Thierrens. La vilaĝocentro de Boulens mem situas flanke de la kantona vojo kaj atingeblas pere de mallarĝa konekta vojo de la kantona vojo al Bercher. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 10 kilometrojn okcidente de la komunumo apud La Sarraz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Boulens datiĝas el la jaro 1142 kiel Bollens. Dum mezepoko Boulens estis grejnbieno de la Abatejo Montheron, kiu estis la plej granda bienposedanto en la vilaĝo. Post la reformacio la havaĵoj kaj la jurisdikcio en Boulens transiris al la urbo Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Boulens apartenis al la Voktejo Moudon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Moudon, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]