Graflando Bulonjo
La Graflando Boulogne, esperantigite Bulonjo, nederlande Bonen aŭ Beunen, estis historia teritorio en la nord-okcidento de Francio, ĉe la Maniko en la hodiaŭa departemento Pas-de-Calais. Ĝia ĉefloko estis la nun havenurbo Boulogne-sur-Mer.
El Boulogne venis la dinastio de Boulogne (vidu sube), kiu regis tie proks. de 1033 ĝis 1151. Kelkaj gravaj anoj de tiu dinastio estis:
- Eŭstako la 2-a, grafo de Boulogne
- Gotfredo de Bouillon, gvidanto de la Unua krucmilito
- Baldueno la 1-a, reĝo de Jerusalemo
Grafoj de Boulogne (latine Bononia)
Dinastio de Boulogne
- Eŭstako la 1-a, 1033–ĉ. 1048; edziĝis kun Matilda, filino de grafo Lamberto la 1-a de Loveno
- Eŭstako la 2-a, m. ĉ. 1090
- Eŭstako la 3-a, m. 1125
- Matilda, m. 1151; edziniĝis kun Stefano de Blois, reĝo de Anglio
Dinastio de Blois
- Eŭstako la 4-a, 1150-1153; filo de Stefano
- Vilhelmo la 1-a, 1153-1159; frato de Eŭstako
- Maria, m. 1180; fratino de Vilhelmo, edziniĝis kun Mateo de Alzaco, grafo de Flandrio
Dinastio Châtenois
- Mateo de Alzaco, 1159-1173; grafo de Flandrio, edzo de Maria
- Ida de Alzaco, 1173-1227, filino de Mateo
Dinastio Dammartin
1191–1245
Dinastio Aŭvernjo
proks. 1258–1440