Bourg-en-Bresse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bourg-en-Bresse

La avenuo Alsace-Lorraine.
La avenuo Alsace-Lorraine.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Ain (prefektejo)
Arondismento Bourg-en-Bresse (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Urbestro S-ro Jean-François DEBAT
2008-2014
Poŝtkodo 01000
Kodo laŭ INSEE 01053
Retpaĝaro http://www.bourgenbresse.fr/
Demografio
Loĝantaro 41300  (2005)
Loĝdenso 1 704 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 46° 12′ N, 5° 14′ O46.2047222222225.2280555555556Koordinatoj: 46° 12′ N, 5° 14′ O
Alto De 220 al 273 m
Areo 23,86 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bourg-en-Bresse (Francio)
DEC
Bourg-en-Bresse
Situo de Bourg-en-Bresse
v  d  r
Information icon.svg

Bourg-en-Bresse estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Ain kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bourg-en-Bresse situas 60 kilometrojn nordoriente de Liono. La urbo troviĝas okcidente de la montaro Ĵuraso, sed etendiĝas sur la verdaj pastaĵoj de la natura regiono Bresse.

Bourg-en-Bresse estas trafluata de la rivero Reyssouze, kiu sekve enfluas en la Saonon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo de Brou.

Bourg-en-Bresse, kiel montras sia nomo, estas la ĉefurbo de Bresse, kiu estis reĝa provinco antaŭ la franca revolucio de 1789.

Bresse longe apartenis al la savoja dinastio, kaj estis finfine cedita al Francio en 1601.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia kvartalo de Bourg-en-Bresse estis ĉirkaŭita de muroj ĝis la 19-a jarcento, kiam ili estis detruitaj. En tiu malnova kvartalo elstaras la gotika preĝejo Notre-Dame, kies konstruado ekis en 1505 kaj finis nur du jarcentojn poste.

Ekzistas cetere pluraj privataj, klasikstilaj hoteloj.

La preĝejo de Brou estis starigita inter 1505 kaj 1536, pro iniciato de la vidvino de Filiberto la 2-a de Savojo.

Oni finfine devas mencii la rimarkindan Hotel-Dieu, eksa malsanulejo kiu hodiaŭ fariĝis ejo por resaniĝantoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]