Bourganeuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bourganeuf
Urbodomo de Bourganeuf
Urbodomo de Bourganeuf
Urbodomo de Bourganeuf
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bourganeuf (ĉefurbo)
Ĝemelurboj Zirndorf
INSEE kodo 23030 [+]
Poŝtkodo 23400
Kodo laŭ INSEE 23030
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Pierre Jouhaud
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 2 948 (2 007)
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°57′15″N 1°45′23″O  /  45.95417°N, 1.75639°O / 45.95417; 1.75639 (Bourganeuf) (mapo) Koordinatoj: 45°57′15″N 1°45′23″O  /  45.95417°N, 1.75639°O / 45.95417; 1.75639 (Bourganeuf) (mapo)
Alto 380 m - 602 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 22,54 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Bourganeuf en Francio
45° 57′ 15″ Nordo 1° 45′ 23″ Oriento / 45.9541666667 °N, 1.75638888889 °O / 45.9541666667; 1.75638888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bourganeuf [+]
vdr

Bourganeuf estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 3 219 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007. La urbo estas trafluata de la rivero Thaurion.

Geografio

Bourganeuf etendiĝas sur 22,54 km², kaj havis 2 948 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 131 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bourganeuf situas je alteco de 602 metroj.

Historio

Bourganeuf kreiĝis dum Mezepoko danke al la ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kies membroj daŭre loĝis en la urbo ekde la 12-a jarcento ĝis la franca revolucio. Bourganeuf tiel ĝuis prestiĝan reputacion.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bourganeuf apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Bourganeuf estis la tria franca urbo, kiu oficiale ricevis elektron (en 1886). Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Pierre Jouhaud, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

La loka preĝejo datiĝas de la 15-a jarcento : ĝi plej notinde entenas la tiel nomitan turon Zizim, kiu fariĝis la ekzilujo de la otomana princo Djem Sultan en la dua duono de la 15-a jarcento. En Bourganeuf ankaŭ estas muzeo pri elektro.

Ekonomio

Bourganeuf estas grava centro rilate al ligno-industrio, kun pluraj regione gravaj firmaoj.

Administrado

Bourganeuf estas la ĉefurbo de la kantono de Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj