Bournemouth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bournemouth [bonmut], en esperanto Burnmuto[1], estas kaj urbo kaj unuara instanco en la angla regiono South West England de Britio. La tuta regiono enhavas proksime 162.000 loĝantojn (1997) kaj ampleksas areon da 46 km².

La urbo Bournemouth estas tre bonkonata kaj populara feriurbo ĉe la suda marbordo de Anglio. La urbo havas proksime 50.000 loĝantojn. Turismo kaj granda konferencejo estas ĝiaj ĉefaj industrioj.

Esperanto en Bournemouth

La 34-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bournemouth en 1949. La 12an de aŭgusto 1949 estis kreita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI en Bournemouth.

Famuloj

En Bournemouth mortis hungara kuracisto kaj akademiano Tivadar Duka.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Loka regado kaj administrado en Britio

Referencoj

  1. http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tmp/urbonomoj.html
    http://www.satesperanto.org/Pri-propraj-nomoj.html
    http://eo.wikibooks.org/wiki/Loknomoj_de_la_britaj_insuloj


Ŝablono:LigoLeginda