Boussières-sur-Sambre
| Boussières-sur-Sambre | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Hautmont | |
| Urbestro | S-ro Claude Dupont 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59330 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59103 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 429 (1999) | |
| Loĝdenso | 130 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°14′27″N 3°52′57″O / 50.24083°N, 3.8825°OKoordinatoj: 50°14′27″N 3°52′57″O / 50.24083°N, 3.8825°O | |
| Alto | 122 m - 164 m | |
| Areo | 3,28 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Boussières-sur-Sambre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 429 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Boussières-sur-Sambre estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Boussières-sur-Sambre troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Boussières-sur-Sambre etendiĝas sur 3,28 km².
Historio [redakti]
La 3-an de aŭgusto 2008, grava tornado trafis la urbetojn Hautmont, Neuf-Mesnil, Maubeuge kaj Boussières-sur-Sambre. Ĝi kaŭzis la mortojn de tri homoj (alia mortigis sin pro la katastrofo). Ĝi difektis entute 1 584 domojn kaj apartamentojn, el kiuj 291 estis tute detruitaj.
Administrado [redakti]
Boussières-sur-Sambre apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.